Saltu al enhavo

Dejrut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dejrut
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 34′ N, 30° 49′ O (mapo)27.56666666666730.816666666667Koordinatoj: 27° 34′ N, 30° 49′ O (mapo) [+]
Alto 52 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Dejrut (Egiptio)
Dejrut (Egiptio)
DEC
Situo de Dejrut

Map

vdr

Dejrut, laŭ egipta arabe ديروط, kopte ⲧⲉⲣⲱⲧ estas urbego en Egiptio, en Provinco Asjut.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Dejrut loĝis 102 570 homoj en 2021 laŭ urbolisto de la Germanlingva Vikipedio [1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dejrut situas en riverborda ebenaĵo laŭ la maldekstra (okcidenta) flanko de Nilo ĉe 44 m super la marnivelo. Kanalo dividas Dejrut en du partojn. Tie la Nilo disiĝas, kaj tiu branĉo revenas al Nilo ĉe Fajumo. Malaŭi troviĝas 19, Manfalut 32, Abnub 47, provinca sidejo Asjuto 56, Tahta 111, ĉefurbo Kairo 279, Suezo 316, Aleksandrio 414, Asuano 439 kilometrojn (aere) [2].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dejrut vivtenis sin el la ĉirkaŭa agrikulturo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Dejrut situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Averaĝe pluvas jare resume 3 mm, inter aprilo-novembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 12-30 °C.

Religio[redakti | redakti fonton]

Kristanoj havas la plimulton en Dejruto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Dejrut havas trairajn fervojon kaj ĉefvojon, krome flankovojo kuras okcidenten. Ponto helpas la aŭtotrafikon tra la Nilo orienten. La plej proksima flughaveno funkcias en Asjuto. Ekde la pratempo la plej evidenta trafikilo estis la ŝipoj sur la Nilo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans