Depresio Kattara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Depresio Kattara
geografia regiono
depresio • Senelflua baseno [+]

LandoEgiptio

Supermara alteco134 m sub la marnivelo [+]
- koordinatoj30° 0′ 0″ N, 27° 30′ 0″ O (mapo)3027.5Koordinatoj: 30° 0′ 0″ N, 27° 30′ 0″ O (mapo)
Areo19 605 km² (1 960 500 ha) [+]


Depresio Kattara (Tero)
Depresio Kattara (Tero)

Depresio Kattara (Egiptio)
Depresio Kattara (Egiptio)
DEC
Depresio Kattara
Depresio Kattara

Map
Depresio Kattara
Vikimedia Komunejo:  Qattara Depression [+]
vdr

La Kattara Depresio (arabe القطرة القطرة, Munkhafad al-Qattarah), estas valo en la Okcidenta Dezerto en provinco Matruh (kies ĉefurbo estas Marsa Matruh) en nordokcidenta Egiptio.

La malaltiĝo estas averaĝe proksimume 60 metroj, kaj inkluzivas la plej malsupran punkton de 133 metroj, sub marnivelo [1]. Ĝi estas la plej malalta punkto de la Afriko post lago Assal en Ĝibutio (155 metrojn sub la marnivelo).

La depresio estas la plej granda depresio de la mondo kun areo inter 26,000 kaj 44,000 km2. Ĉe la fundo de Kattara estas salkrusto, salebenoj, sablaj dunoj kaj salaj marĉoj. La depresio etendiĝas inter la latitudoj de 28°35' kaj 30°25' norde kaj la longitudes de 26°20' kaj 29°02' oriente [1].

De la oazoj en la areo, la Moghra oazo, kun saleta akvo, kaj la Qara oazo, kun permanenta setlejo de ĉirkaŭ 300 homoj, estas la plej konataj [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 El Bassyony, Abdou. 1995. "Introduction to the geology of the Qattara Depression," International Conference on the Studies and Achievements of Geosciences in Egypt, 69 (85-eoa)
  2. Kjeilen, Tore Looklex report on the Qara oasis Arkivigite je 2020-02-14 per la retarkivo Wayback Machine, date unknown

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]