Dialogue of Civilizations Research Institute

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dialogue of Civilizations Research Institute
emblemo
pensfabriko
Lando(j) Germanio vd
vdr

Dialogue of Civilizations Research Institute (mallonge: DOC Research Institute, Esperanto: Esplora Instituto Dialogo de Civilizoj) estas pensfabriko fondita en 2016 kiu esploras la kialojn de streĉiteco en internaciaj rilatoj, identigas ŝancojn por konfliktosolvado kaj disponigas forumon ebligante homojn el la tuta mondo labori kune en dialogo por evoluigi aplikeblajn analizojn kaj praktikajn solvojn por naciaj kaj internaciaj decidantoj kaj institucioj. Ĝia vizio radikas en la kompreno ke malferma, reciproke respektema kaj justa dialogo estas la fundamenta antaŭkondiĉo por efika kunlaboro kaj partnereco inter civilizoj[1][2]. Esploroj rilatas al administrado/travidebleco, internaciaj aferoj/evoluigo, amaskomunikilaro/kulturo/sporto, komerco/ekonomio/financoj. La DOC estiĝis el la Monda Publika Forumo "Dialogo de Civilizoj", fondita en 2002 kaj kiu estis bazita en Vieno. Antaŭ ol ĝi estis transformita en DOC-esploran instituton, la Monda Publika Forumo "Dialogo de Civilizoj" estis iniciato kiu celis kunigi sciencistojn, intelektulojn, nunajn kaj emeritajn politikistojn, komercistojn, artistojn kaj kulturajn figurojn el diversaj landoj, kulturoj kaj religioj. Ĝi organizis la ĉiujaran Rodosan Forumon pri Dialogo de Civilizacioj.

Ĝia unusola laborlingvo estas la angla[1].

Celo[redakti | redakti fonton]

Ĝi celas "defii la superregon de "anglosaksaj" pensfabrikoj [3] kaj evoluigi rekomendojn en la kampo de preventado de la disvolviĝo de konfliktoj por alstrebi reduktadon de streĉiteco en internaciaj rilatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Forumo Dialogue of Civilizations (Publika Forumo "Dialogo de Civilizoj")

2006: Vladimir Yakunin malfermas la Forumon en la Rodosa Fortikaĵo, Rodos, Grekio.

Kiel internacia neprofitcela organizaĵo bazita en Berlino kun branĉoj en Vieno kaj Moskvo, ĝi estiĝis el de la Monda Publika Forumo "Dialogo de Civilizoj" (angle: World Public Forum «Dialogue of Civilizations», greke: Παγκόσμιο Δημόσιο Φόρουμ "Διάλογος Πολιτισμών"), kiu funkciis sub tiu ĉi nomo de 2002 ĝis 2016. La Forumo laboris kun multaj publikaj organizoj kaj internaciaj institucioj tra la mondo, inter ili ekzemple UNESKO, la Ligo de Arabaj Ŝtatoj la Fondumo Azio-Eŭropo, la Internacia Asocio por interkultura edukado kaj aliaj ne-registaraj organizaĵoj kiuj konsistigas la retkomunumon de la Monda Publika Forumo "Dialogo de Civilizoj". En la forumo oni donis apartan atenton al sociaj praktikoj kaj strategioj efikaj en malstabilaj kaj krizaj kondiĉoj de monda evoluo[3].

La 9-an de novembro 2001, laŭ propono de la irana gvidanto Mohammad Ĥatami, Unesko-membroŝtatoj unuanime adoptis la "Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco". La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la "Tutmondan Tagordon por Dialogo inter Civilizoj", kiu prezentas la principojn de interkultura dialogo, En 2002, publikaj reprezentantoj de tri landoj - Rusio, Barato kaj Grekio - iniciatis la internacian programon "Dialogue of Civilizations" (Dialogo de Civilizoj). La forumo Dialogue of Civilizations estis rekte kunfondita fare de la barata entreprenisto, la futuristo Jagdish Kapoor (1920-2010), la grekdevena usona komercisto Nicholas F. De. Papanicolaou kaj de Vladimir Ivanovitĉ Jakunin (Владимир Иванович Якунин).

La 10-an de novembro 2008, sub la aŭspicioj de Unesko kaj kun la partopreno de la aŭstra kanceliero Alfred Gusenbauer, la pintkunveno "Dialogo de Civilizoj" okazis en la Palaco Hofburg en Vieno, kie renkontiĝis ĉirkaŭ 40 fakuloj, politikistoj kaj publikaj figuroj el diversaj landoj, kulturaj kaj religiaj fonoj. La fokuso estis sur la problemoj de socikultura evoluo de la moderna mondo, la rolo de Rusio en multpolusa mondo, kaj la perspektivoj por strategia partnereco inter la Eŭropa Unio kaj Rusio. La partoprenantoj diskutis pri la problemoj kaŭzitaj de tutmondiĝo, kaj precipe, provokitaj de la kreskanta tutmonda financa kaj ekonomia krizo.

Dialogue of Civilizations Research Institute (Esplora Instituto Dialogo de Civilizoj)

La Esplora Instituto Dialogo de Civilizoj estis fondita en Berlino en 2016 de Vladimir Ivanovitĉ Jakunin (Владимир Иванович Якунин), estro de la sekcio pri ŝtata politiko de la fakultato de politika scienco ĉe la Moskva Ŝtata Universitato, prezidanto de la "Rusaj Fervojoj" (2003-2015) kaj proksima amiko de la rusa prezidento Vladimir Putin, la germana politikosciencisto Peter W. Schulze kaj la aŭstria la ÖVP-politikisto Walter Schwimmer kiu estis ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo (1999-2004) kaj Harald Kujat, kiu inter 2002 kaj 2005 estis prezidanto de la Armea Komitato de NATO, organo kiu konsilas pri milita politiko kaj strategio al la Nordatlantika Konsilio (mallonge NAC), kiu estas la ĉefa politika decida organo de la NATO.

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ The Financial Times, post 2014, la forumo altiris "proksiman atenton" pro tio, ke Rusio, pro la aneksado de Krimeo kaj konflikto en orienta Ukrainio, kverelis kun la Okcidento kaj, kontraŭ la fono de kontraŭrusiaj sankcioj lerte uzis sian propagandon por reklami alternativan vidon al la mondo. La politiko de konfrontiĝo fundamente subfosis la socian bazon por interkompreniĝo en la membroŝtatoj de EU kaj en Rusio[4]. La internacia financa gazeto The Financial Times siaflanke notas ke ĝi estas "pensfabriko kun usona ĉefredaktisto kaj multkultura kunlaborantaro" [5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco

Eric Zeimmour

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Dialogue of Civilizations (DOC) Research Institute, On Think Tanks, Berlino
  2. (en) Academy - Introductions to Dialogue of Civilizations, YouTube
  3. 3,0 3,1 (ru) V.I Yakunin, Инициативы мирового общественного форума "диалог цивилизаций (Iniciatoj de la Monda Publika Forumo "Dialogo de Civilizoj"), New and Recent History (2010). Arkivigite de la originalo la 12-an de marto 2017.
  4. (de) Peter W. Schulze, Eine Chance für Europa?[rompita ligilo], Tagesspiegel CAUSA, la 23ân de Novembro 2015
  5. (de) Wladimir Jakunin Putin-Freund eröffnet russische Denkfabrik in Berlin, Berliner Zeitung, la 23-an de septembro 2016, arkivigita de la originalo la 30-an de septembro 2016.