Dianto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dianto
Dianthus plumarius
Dianthus plumarius
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Embriofitoj Embryophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Kariofilacoj Caryophyllaceae
Genro: Dianto Dianthus
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Diantoj (latine singulare Dianthus) estas genro de proksimume 300 specioj de florantaj plantoj en la familio de Kariofilacoj. Diantoj hejmas precipe en Eŭropo kaj Azio, sed iuj specioj etendiĝas suden al norda Afriko, kaj unu specio (Dianthus repens) en arktika Norda Ameriko. La nomo devenas de la grekaj vortoj dios ("Zeŭso") kaj anthos ("floro"), kaj unuafoje skribe uziĝis fare de la greka botanisto Theophrastus. Pri tianoma rolulo en greka mitologio vidu artikolon Dianto.

La floroj havas kvin petalojn, tipe kun iom denta rando, kaj en preskaŭ ĉiuj specioj estas (pale ĝis malhele) rozkoloraj. Unu specio (Dianthus knappii) havas flavajn florojn kun purpura centro.

Multaj poetoj konsideris la floron en siaj poemoj, ekzemple la germanlingvaj aŭtoroj Johann Wolfgang von Goethe, Heinrich Heine kaj Annette von Droste-Hülshoff.

La revolucio de 1974 en Portugalio estis nomita dianto-revolucio, ĉar la protestantoj ĉiuj simbole portis diantoflorojn en sia ĵakedojako.