Dinamalar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dinamalar
gazeto
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Ĉenajo, Tamilnado
Establodato 6-a de septembro 1951
Fondinto(j) T. V. Ramasubbaiyer vd
Posedata de T. V. Ramasubbaiyer vd
Eldonkvanto 17 318 959 (dum jan.-jun. 2022)

Retejo www.dinamalar.com
vdr

Dinamalar [tinamalar] (tamile தினமலர், IAST: Tiṉamalar) estas barata tamila taggazeto. Ĝin fondis en 1951 T. V. Ramasuba Ijer.[1] Dinamalar ordinare cirkulas en 942 812 kopioj (dateno de 2016).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Dinamalar estis fondita de T. V. Ramasubaijer la 6-an de septembro 1951 ĉe Tiruvanantapuram. La redakcio poste moviĝis al Tirunelveli en 1957.[3]

Cirkulado[redakti | redakti fonton]

La ĵurnalo estas presata en 10 urboj en Tamilnado, t.e., en Ĉenajo, Koimbatore, Erode, Maduraj, Nagerkoil, Puduĉeri, Salem, Tiruĉirapali, Tirunelveli, Velor[3] kaj Bengaluro. En junio 2022, la taggazeto cirkulis en 17 318 959 kopioj kaj havis pli ol 2 milionoj da abonintoj.[2]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La enketa revuo Cobrapost eldonis inkognitan enketon kaj videon kiu malkovris la estroj de Dinamalar parolantaj pri subteno de la naciisma ideologio Hindutvo kaj de la programo de Raŝtrija Svajamsevak Sang (RSS) kaj de la Popola Partio de Barato (konata kiel BJP), en 2018.[4][5] Cobrapost raportita, ke la direktoro Lakŝmipati Adimulam estis fervorulo de la ideologio de la RSS. Dum la enketo, Adimulam mem rivelis, ke la lojaleco de sia familio al la RSS kaj la BJP tre malutilis sian komercon. La direktoro Adimulam ankaŭ menciis, ke «Nin havas multon interkomprenon; kun la BJP, mi estas kiel en familio».[6][7][8][9]

Dinamalar en julio 2021 eldonis falsajn informojn asertante, ke la okcidento de TamilNado estis fariĝonta aparta unia teritorio nome «Kongu-Nado».[10]

Polemikoj[redakti | redakti fonton]

La 8-an de septembro 2008, suplementa eldono nome «Computer Malar» de Dinamalar portretis karikaturon de la islama profeto Mahometo kiu kaŭzis protestojn inter islamaj grupoj.[11]

La 22-an de aprilo 2019, Dinamalar kreis skandalon post kiam sia titolo pri la paskaj bombadoj en Srilanko de 2019 mokis, laŭdire, kristanojn kaj Jesuo. La raporto, fakte, titolis «O...Sesappa», kiu signifis «Oh...Jesuo» en mokanta tono, kaj estis taksata ofendema de multaj. La redakcio de Dinamalar petis polican protekton post la ekestiĝo de tiuj okazaĵoj.[12] Multaj legantoj sur sociaj komunikiloj kritikis la titolon; post tio, Dinamalar eldonis klarigon kaj esprimis sian bedaŭron.[13]

En januaro 2019, Dinamalar eldonis korpo-hontigan karikaturon de Tamilde la prezidanto Tamilisai Sondararaĝan de la partio BJP de ŝtato Tamilnado. La karikaturo portretis la BJP-gvidanton ludantan ringoĵeton, kun siaj haroj kiuj aspektis tre malordaj.[14] Sondaraĝan kondamnis la karikaturon kaj diris: «Tiuj kun baza manko de respekto por virinoj kapablas opinii en ĉi tiu maniero.»[15]

Dinamalar nomis la Ĉefministron de Tamilnado kiel «Palani» anstataŭ ol la kutima nomo «Palaniswamy» en julio 2020; tio kaŭzis polemikon. Dum protestoj en Koimbatore, la protestantoj bruligis la ĵurnalojn de Dinamalar.[16]

Juĝaj kazoj[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2009, Dinamalar eldonis artikolon asertanta, ke pluraj tamilaj filmaj aktorinoj laboris en prostituado; la artikolo eĉ enhavis bildojn kaj nomojn. La Asocio pri Artistoj de Sudbarataj FIlmoj postulis la areston de altranga ko-redaktoro kaj okazigis amaskunvenon por kondamni la agadon de la ĵurnalo. Tiun amaskunvenon gvidis Raĝinikant kun aliaj aktoroj, inkluzive de Viĝajakant, Sarat Kumar kaj Surija. La altranga ko-redaktoro de la ĵurnalo, nome Lenin, estis arestita laŭ la 4-a sekcio de leĝo kontraŭ genoj al virinoj de ŝtato Tamilnado kaj sendita al juĝa gardo.[17][18] Li estis liberigita la sekvan tagon dank'al protestoj de la gazetara klubo de Ĉenajo, la Unio de Ĵurnalistoj de Madras, la gazetara garantianto de Barato, kaj la Barata Ĵurnala Societo. Dinamalar deklaris, ke ili akiris la novaĵon el etikaj fontoj kaj ke ili nur volis informi la legantojn.[19]

En februaro 2012, membro de la Leĝdona Asembleo, nome Kaduveti Guruo, postulis ĉe la Polica Komisionestro la areston de la redaktoro de Dinamalar nome Kriŝnamurti kaj de ties eldonisto Lakŝmipati pro la eldono de sciigoj insultantaj la kasto Vanijar kaj ilia provo krei kastan perforton. En la artikolo, fakte, asertis: «La vanijaroj ne interrilatas kaj teni sin malproksimaj al aliaj kastoj. La Vanijaroj okupiĝis pri kontraŭsociaj aktivecoj pro sia malriĉeco kaj, eĉ kvankam ili montras altrangan statuson en la socio, ili estas ĝenerale konataj pro sia perforto kaj subpremanta konduto.[20] Pro tio, aliaj kastoj sekvas la ne-skribitan regulon eviti komercojn kun Vanijaroj. Do, Vanijaroj enkondukas sin mem en la komunumo kiel Gonder por eviti profesian malfacilaĵojn.» La gvidanto G. K. Mani de la partio Patali Makal Katĉi, demandis kial Dinamalar malamas Vanijarojn tiel multe; li ankaŭ diris, ke la ĵurnalo esprimiĝis konstante kontraŭ la Vanijaroj.[21]

En septembro 2019, juĝisto en Kriŝnagiri kondamnis la redaktoron kaj la eldoniston de Dinamalar al du jaroj da malliberigo pro kalumnia kazo registrita de polica inspektoro. La juĝisto jesis privatan plendon registrita de inspektoro, de 2005. La plendanto diris, ke kolumno titole «Tea Kadai Bench», eldonata en la taggzeto, asertis ke li ricevis monon de komercistoj de kontraŭleĝaj alkoholaĵoj transportitaj de Bengaluro en Tamilnadon tra Hosur. Krome, la raporto asertis, ke li akiris nemovebalĵojn per kontraŭleĝa rimedo. Kvankam li sendis avizon al la taggazeto petante difektojn de ₹10 lakh, la eldono ne respondis al ĝi.[22]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Dina Malar founder's contributions recalled", The Hindu, 26-a de marto 2009. (angle) Arkivigite je 2009-03-30 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 Submission of circulation figures for the audit period July - December 2015 (angle). Audit Bureau of Circulations. Alirita 5-a de januaro 2016.
  3. 3,0 3,1 About us, Dinamalar (angle). dinamalar.com. Alirita 25-a de julio 2015.
  4. Newslaundry, , "Newslaundry | Sabki Dhulai", Newslaundry. Kontrolita 2018-05-28. (en-us)
  5. Dinamalar: We have a lot of same wavelength with the BJP family is around, says Director (angle). Arkivita el la originalo je 25-a de majo 2018. Alirita 2021-10-22.
  6. "Cobrapost Exposé: We Got A Direct Call From The PMO To Share Personal Data Of Our Users, Paytm VP Ajay Shekhar Allegedly Says In Video", HuffPost India, 2018-05-25. Kontrolita 2018-05-28. (en-IN)
  7. Cobrapost Sting: Big Media Houses Say Yes to Hindutva, Black Money, Paid News - The Wire (angle). Alirita 2018-05-28.
  8. ஹிந்துத்துவாவை பரப்ப ஒப்புக்கொண்ட தினமலர் ? (tamile) (2018-09-30). Alirita 2021-10-22.
  9. :: Cobrapost :: (angle) (2019-12-25). Arkivita el la originalo je 2019-12-25. Alirita 2019-12-25.
  10. கொங்கு நாடு உருவாகுது, தமிழ்நாடு இரண்டாக பிரிகிறது என தினமலர் வெளியிட்ட தவறான செய்தி ! (tamile) (2021-07-10). Alirita 2021-10-22.
  11. Tight security in TN after terror alert (angle) (2008-09-25). Alirita 2020-03-11.
  12. மோசமாக தலைப்பிட்டு மொத்துப்படும் தினமலர்: பாதுகாப்பு கேட்டு போலீசாரிடம் தஞ்சம் (tamile) (2020-02-24). Arkivita el la originalo je 2020-02-24. Alirita 2020-03-10.
  13. . இலங்கைக் குண்டுவெடிப்பு 'கேலி' தலையங்கம் – மன்னிப்புக்கேட்டது தினமலர் ! (tamile). Alirita 2021-10-22.
  14. Cartoon Body Shames Tamil Nadu BJP Chief, She Slams the Perversion (angle) (2019-01-30). Alirita 2019-12-24.
  15. Cartoon in Dinamalar body shames BJP leader Tamilisai, she slams the perversion (angle) (2019-01-30). Alirita 2021-10-22.
  16. 'முதல்வர் பழனி': கோவையில் தினமலரை எரித்த வாசகர்கள் (tamile). Alirita 2021-10-22.
  17. Tamil daily editor held for film story - Indian Express (angle). Alirita 2021-10-22.
  18. "Dinamalar editor arrested", hotclix.com. Kontrolita 25-a de julio 2015. (angle) Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-24. Alirita 2023-02-28.
  19. "Dinamalar press release", dinamalar.com. Kontrolita 25-a de julio 2015. (angle)
  20. தினமலர் கிருஷ்ணமூர்த்தி, லட்சுமிபதி மீது போலீஸ் கமிஷனரிடம் புகார (tamile). Arkivita el la originalo je 22-a de julio 2021. Alirita 2021-07-22. Arkivigite je 2023-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
  21. சாதி மோதலை தூண்ட சதி : தினமலர் கிருஷ்ணமூர்த்தி, லட்சுமிபதி மீது போலீஸ் கமிஷனரிடம் புகார (tamile). Arkivita el la originalo je 22-a de julio 2021. Alirita 2021-07-22. Arkivigite je 2023-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
  22. "Dinamalar Editor, Publisher awarded two years' jail for defamation", 5-a de septembro 2019. (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]