Distriktaro Arnsbergo
Distriktaro Arnsbergo | |||
---|---|---|---|
Administra distriktaro | |||
Blazono | |||
registara regiono de Nordrejn-Vestfalio, registara regiono de Prusio [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Supermara alteco | 252 m ü. NHN [+] | ||
Ĉefurbo | Arnsberg | ||
- koordinatoj | 51° 19′ 47″ N, 8° 0′ 26″ O (mapo)51.329678.0071Koordinatoj: 51° 19′ 47″ N, 8° 0′ 26″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 8 012,39 km² (801 239 ha) [+] | ||
Areo | 8 012,39 km² (801 239 ha) [+] | ||
Distriktaro Arnsbergo | |||
Vikimedia Komunejo: Regierungsbezirk Arnsberg [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
blazono | mapo |
---|---|
bazaj faktoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
sidejo: | Arnsberg |
areo: | 8.249,34 km² |
loĝantoj: | 3 600 754 (fine de decembro 2022) |
loĝodenso: | 455 loĝantoj/km² |
distriktara subdivido: | 78 komunumoj en 7 distriktoj kaj 5 pliaj eksterdistriktaj urboj |
administreja adreso: | Seibertzstr. 1 59821 Arnsberg |
retpaĝo: | www.bezreg-arnsberg.nrw.de |
retadreso: | poststelle@bra.nrw.de |
Mapo | |
La distriktaro Arnsbergo (germane Regierungsbezirk Arnsberg) estas unu el kvin administraj distriktaroj en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 3 600 754 loĝantojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distriktaro situas en la sudoriento de Nordrejn-Vestfalio. La nordokcidenta parto havas kvin grandajn urbojn kaj kovras grandan parton de la dense loĝata industria Ruhr-regiono. Kontraste al tio la orienta kaj suda partoj estas relative maldense loĝataj.
Najbaraj distriktaroj kaj landoj
[redakti | redakti fonton]La distriktaro norde limas al la distriktaroj Monastero kaj Detmoldo, oriente al la federacia lando Hesio, sude al la lando Rejnlando-Palatinato kaj okcidente al la distriktaroj Kolonjo kaj Duseldorfo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La historio de la distriktaro reiras al la Prusa ordono pri la plibonigota instalo de provincaj instancoj de la 30a de aprilo 1815. Tiam la Prusa registaro kaj administrado estis novordigata post la Viena Kongreso kaj la provincoj subdividataj en entute 28 distriktaroj, unu el ili la distriktaro Arnsbergo. Kiel la aliaj, ankaŭ la registaro en Arnsbergo je la 22a de aprilo 1816 ekfunkciis.
La ne tute centra kaj relative eta urbo Arnsbergo elektiĝis sidejo de la administrejo por ligi la katolikan loĝantaron de la malurba, arbara regiono Sauerland [Záŭalant] al la protestanta Prusia ŝtato kaj por ekonomie evoluigi tiun regionon.
Unu el la centraj taskoj de la administrejo en Arnsbergo dum la 19a kaj komenca 20a jarcento estis la ŝtata akompano de la fulme evoluiĝanta proceso de industriigo aparte de la orienta Ruhr-regiono.
Tra ĉiuj jardekoj oni diskutis, ĉu la sidejo de la distriktaro daŭre restu en la relative eta kaj ekonomie malmulte signifa urbeto Arnsbergo, kiam en la Ruhr-Regiono kreskis multe pli grandaj kaj ekonomie signifaj urbegoj. Tamen ĝis nun nenio ŝanĝiĝis, kvankam ekzistas planoj pri kreo de nova distriktaro "Ruhr-regiono" post la jaro 2012.
Administra subdivido
[redakti | redakti fonton]La distriktaro konsistas el 7 distriktoj kun sume 78 komunumoj kaj el 5 eksterdistriktaj urboj.
(loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)
Distriktoj | Eksterdistriktaj urboj |
---|---|
|
Dum 1947 la distriktaro estis grupigo de 16 distriktoj kaj 13 eksterdistriktaj urboj. Inter la jaroj 1968 kaj 1975 administra reformo novorganizis la distriktajn limojn, tial ke restis nur la hodiaŭaj 7 distriktoj kaj 5 eksterdistriktaj urboj (vidu supre).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|