Distrikto Torgau-Oschatz
Distrikto Torgau-Oschatz | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Landkreis Torgau-Oschatz | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Estas parto de | Saksio | ||
Administra centro | Torgau | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 100,485 | ||
Loĝdenso | 212 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 1.167,52 km² | ||
Distrikto Torgau-Oschatz sur la mapo de Saksio | |||
Geografia situo | 51° 33′ 36″ N, 13° 0′ 36″ O (mapo)51.5613.01Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 51° 33′ 36″ N, 13° 0′ 36″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
Aŭtaj kodoj | TO | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La distrikto Torgau-Oschatz (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Delitzsch kunfandiĝis al nova distrikto Norda Saksio (germane Landkreis Nordsachsen). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Leipzig, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Norda Saksio apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
La samnoma urbo Torgau estis la administra centro de la distrikto Torgau-Oschatz. Sur ties areo de 1.167,52 km² loĝis 100.485 homoj; do meznombre 212 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la eksa distrikto Torgau-Oschatz estas signita per 19.
Najbaraj distriktoj estis okcidente Muldental kaj Delitzsch, sude Döbeln, en la oriento Riesa-Großenhain kaj la brandenburgia distrikto Elbe-Elster, en la nordo la distrikto Wittenberg (Saksio-Anhalto).
|