Distrikto Tuttlingen
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Frajburgo |
regiona ligo: | Nigra Arbaro-Baar-Heuberg |
administra sidejo: | Tuttlingen |
areo: | 734 km² |
enloĝantoj: | 135.289 (fine de junio 2006) |
aŭtokodo: | TUT (Tuttlingen) |
La distrikto Tuttlingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Tuttlingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Nigra Arbaro-Baar-Heuberg.
Najbaras la distriktoj Rottweil kaj Zollernalb norde, Sigmaringen oriente, Konstanz sude kaj Schwarzwald-Baar okcidente.
La distrikto havas propran subĉielan muzeon, kiu vidigas la historian kamparan vivmanieron en la regiono dum pasintaj jarcentoj.
Administra divido
La distrikto konsistas el 35 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Fridingen an der Donau (3.231)
- Geisingen (6.121)
- Mühlheim an der Donau (3.471)
- Spaichingen (12.461)
- Trossingen (15.156)
- Tuttlingen (34.844)
Neurbaj komunumoj:
- Aldingen (7.597)
- Balgheim (1.008)
- Bärenthal (449)
- Böttingen (1.507)
- Bubsheim (1.149)
- Buchheim (655)
- Deilingen (1.741)
- Denkingen (2.536)
- Dürbheim (1.672)
- Durchhausen (878)
- Egesheim (629)
- Emmingen-Liptingen (4.569)
- Frittlingen (2.083)
- Gosheim (3.826)
- Gunningen (700)
- Hausen ob Verena (747)
- Immendingen (5.922)
- Irndorf (790)
- Kolbingen (1.334)
- Königsheim (561)
- Mahlstetten (729)
- Neuhausen ob Eck (3.866)
- Reichenbach am Heuberg (553)
- Renquishausen (752)
- Rietheim-Weilheim (2.710)
- Seitingen-Oberflacht (2.325)
- Talheim (1.213)
- Wehingen (3.709)
- Wurmlingen (3.816)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj) greke turismaj paĝoj pri la distrikto (germanlingvaj) greke paĝoj pri la distrikta subĉiela historia muzeo Neuhausen [prononco Nojhaŭzn ]
|