Domowina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Domowina (sorabe: "Patrujo") – ĉiutaga kaj historia nomo de la asocio grupiganta plurajn soci-naciajn kaj kulturajn organizaĵojn de soraboj en Germanio, kun la sidejo en Budyšin (Luzacio).

Oficiala nomo de la asocio: en malsuprasoraba lingvo – Zwězk Łužyskich Serbow z.t., en suprasoraba lingvo – Zwjazk Łužiskich Serbow z.t., germane: – Bund Lausitzer Sorben e.V.

Ĝi fondiĝis en Wojerecy la 13-an de oktobro 1912 laŭ iniciato de Arnošt Bart, kiu de 1913 iĝis ties prezidanto. Jam en 1919 ĝi nombris eĉ 180 mil membrojn. Dum Nazia Germanio en 1937 Domowina estis malfondita. La 10-an de majo 1945 en Chróśćicy Domowina renovigis sian agadon. Nuntempe Domowina estas reprezentanto de la socio de soraboj en germanaj landoj Saksio kaj Brandenburgio. Celo de ĝia agado estas ankaŭ pliprofundigo de la nacia konscio de soraboj, apogo de la lingvoj kaj kontinuigo de ties kulturo kaj kutimoj.

Filioj de Domowina[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]