Dufenhidramino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dufenhidramino
dufenhidramino
Plata kemia strukturo de la Dufenhidramino
dufenhidramino
Tridimensia kemia strukturo de la Dufenhidramino
Dufenhidramino estas derivaĵo el la dufenil-metano
Kemia formulo
C17H21NO
CAS-numero-kodo 58-73-1
ChemSpider kodo 2989
PubChem-kodo 3100
Merck Index 15,3339
Fizikaj proprecoj
Aspekto kristalblanka pulvoro
Molmaso 255,35 g·mol-1
Denseco 1,027g cm−3
Fandpunkto 168°C
Refrakta indico  1,5485
Ekflama temperaturo 102 °C
Solvebleco Akvo:50 g/L
Mortiga dozo (LD50) 24 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22
Sekureco S23 S24/25 S37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Dufenhidramino aŭ prefereble difenhidramino[3] (formulo C17H21NO) estas blanka solidaĵo uzata en la traktado de alergioj, kontraŭ sendormeco, jukado, en la traktado de la ordinara malvarmumo, tremoj en la Parkinsona malsano kaj naŭzoj. Ĝi estas sinteza drogo uzata kiel anstataŭaĵo de la natura skopolamino, unue priskribita de la itala apotekisto Giovanni Antonio Scopoli (1723-1788). Ĝi havas anti-histaminajn, trankviligajn, kontraŭdolorajn proprecojn.

Dufenhidramino estis unue priskribita en 1943 de la usona kemiisto George Rieveschl (1916-2007), kiu ankaŭ estas uzata en la traktado de la Parkinsona Malsano. Ĝi estas populara medikamento libere vendata en la tuta mondo. Ĝiaj efikoj estas tre simila al tiuj produktataj de la doksilamino. En la jardeko 1960 oni malkovris ke la dufenhidramino inhibas la rekapton de la neŭrotransmisiilo serotonino. La efikoj de la dufenhidramino estas pligrandigitaj en ĉeesto de alkoholo, inhibantoj de monoamina oksidazo, la trankviligilo diazepamo, hipnoto, aliaj trankviligiloj kaj deprimigiloj de la centra nervosistemo.[4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MP Biomedicals[rompita ligilo]
  2. PubChem
  3. Zdeněk Pluhař (2011). SISTEMA ĤEMIA NOMENKLATURO EN ESPERANTO, p. 26. Arkivita el la originalo je 2015-07-06. Alirita 2019-11-25.
  4. MD Edge Psychiatry