Eŭropa kristana korporaciaro studenta (EKV)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa kristana korporaciaro studenta
emblemo
consortium
Komenco 1970 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kastelo Klessheim en Aŭstrio, kie fonditis EKV en la jaro 1975-a

Eŭropa korporaciaro kristana (germane Europäischer Kartellverband der christlichen Studentenverbände, angle European Federation of Christian Student Associations, mallongigo: EKV) estas laborgrupo de diversaj kristantaj studentaj korporacioj de Eŭropo. Ene de ĝi organiziĝas ĉ. 120.000 akademianoj, studentoj kaj mezlernantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vitraloj en la katedralo de Kolonjo/orienta flanko, kiujn financis la Germana katolika korporaciaro

En 1970 iniciatis la estroj de Technischer Cartell-Verband (TCV) kaj de Mittelschüler-Kartell-Verband (MKV) fondon de EKV. La oficiala fondiĝo estis en al 15.11.1975 ĉe Kastelo Klessheim fare de TCV, MKV, la aŭstra Österreichischer Cartellverband (ÖCV), la germana Cartellverband der katholischen deutschen Studentenverbindungen (CV), de Ring Katholischer Akademischer Burschenschaften (RKAB), de la sudtirola Südtiroler Mittelschülerverband (StMV) kaj la germana Ring Katholischer Deutscher Burschenschaften (RKDB). La unua prezidanto estis la aŭstro Hans Walther Kaluza

Ekde havas EKV konsilan statuson kiel ne-registara organizaĵo ĉe Eŭropa Konsilio. Ĝiaj ĉefaj laborfokusoj kuŝas en la kampoj de klerigo, eduko kaj informado. Por tiu celo okazigis oni i.a. klerigpolitikajn konferencojn kaj ses tuteŭropajn studentajn tagojn. En 2003 EKV iĝis oficiala germana societo EKV e. V., kiu translokiĝis en 2011 disde Aachen al Vieno.

Himno[redakti | redakti fonton]

La EKV-himno estas nature en internacia lingvo, do en la latina lingvo. Ĝi tekstas jene:[1] Vitae nostrae fundamentum fides christiana sit, / magna voce praedicamus: Hic et nunc Europa fit! / Litterisque dedicati unum semper petimus: / Deus, frater et Europa finis vitae maximus![2]

Membroj[redakti | redakti fonton]

Aktuale membras 15 ŝirmorganizaĵo kaj la t.n. Kurio de liberaj societoj ene de EKV. Ĉiuj 120 miloj da samideanoj hejmas en ĉ. 675 kluboj. En la menciita kurio estas kromaj 19 kluoj kiuj ne apartenas al iu ŝirmorganizaĵo. Unuiĝis ĉe EKV transkonfesie katolikaj, protestantismaj kaj aliaj kristanaj fratioj el Aŭstrio, Belgujo, Ĉeĥio, Franclando, Germanujo, Hungario, Italujo, Litovio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svislando kaj Ukrainio. Ekzistas ekskluzive viraj aŭ virinaj kluboj kaj ankaŭ kelkaj seksmiksitaj; inter ili estas kaj kolorrubandportantaj kaj nekolorrubandportantaj.

Ŝirmorganizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Studentoj[redakti | redakti fonton]

La hungara Aro de kristanaj studentaj korporacioj (KEDEX) ankaŭ membris ĝis ĝia malfondiĝo. La flandra KVHV ekmalekzistis post internaj kvereloj en la 16.2.2015. Posteula klubaro (Katholieke Vlaamse Studentenraad, KVSR) ekmembris en la 7.10.2017

Lernantoj[redakti | redakti fonton]

Kurio de la liberaj kluboj[redakti | redakti fonton]

Studentoj[redakti | redakti fonton]

  • A.V. Austria-Sagitta Vieno (A-S) (Aŭstrujo) – ĉiuj kristanoj, viroj, kolorportante
  • A.K.Z. Amos Maribor (Slovenio) – nur katolikoj, geviroj, nekolorportante
  • KStV Pragensis Prag (Pr) (Ĉeĥio) – nur katolikoj, geviroj, kolorportante
  • S.K.A.S. Istropolitan Bratislava (Ist) (Slovakio) – nur katolikoj viraj, kolorportante
  • G.U.K.S. Obnova (Ukrainio)[3]katolikaj geviroj, nekolorportante – kun:
  • E.St.V. Robert Schuman Argentorata Strasburgo (RSA) (Franclando) – kristanaj geviroj, kolorportante
  • C.A.V. Wingolf zu Wien (WzWi) (Aŭstrujo+) – kristanaj viroj, kolorportante
  • K.Ö.H.V. Universitas Wien (U) (Aŭstrujo) – kristanaj geviroj, kolorportante
  • K.A.V. Merkenstein Wien (Merk) (Aŭstrujo) – katolikaj geviroj, kolorportante
  • Korporation Tautito Kaŭno (TTT) (Litovio) – katolikaj geviroj, kolorportante
  • K.Ö.St.V. Golania zu Arné (Gol) (Aŭstrujo/Sirio) – nur Katholiken, nur Männer, kolorportante
  • A.V. Claudiana zu Innsbruck (Cld) (Aŭstrujo) – kristanaj geviroj, kolorportante
  • K.A.V. Norica Nova zu Wien (NcN) (Aŭstrujo) – katolikoj virinaj, kolorportante

Lernantoj[redakti | redakti fonton]

  • E.M.V. Tauriscia en Oberschützen (TAO) (Aŭstrujo) – protestantismaj viroj, kolorportante
  • C.R.St.V. Audacia Napocensis zu Klausenburg (ANK) (Rumanio) – kristanaj geviroj, kolorportante
  • Ch.Ö.Stb. Liechtenstein Wiener Neustadt (LIE) (Aŭstrujo) – viroj kristanaj, kolorportante
  • C.Ö.M.L. Corps Maximilian II. Wien (MxW) (Aŭstrujo) – viroj kristanaj, kolorportante
  • C.R.St.V. Aquila Varadinensis Oradea (AVG) (Rumänien) – geviroj kristanaj, kolorportante
  • C.Ö.S.V. Tullina Tulln (TUT) (Aŭstrujo) – geviroj kristanaj, kolorportante

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La EKV-laborgrupo havas taskojn jenajn laŭstatuto:

  • reprezento ene de kaj antaŭ eŭropaj institucioj
  • kreo, antaŭenpuŝo, emfazo, kunordigo de iniciatoj aparte en a kampo de kleriga kaj socia politiko en Eŭropo
  • informa perado inter eŭropaj institucioj kaj la unuopaj organizaĵoj siaj
  • observo kritika de spiritaj kaj socipolitikaj evoluoj en Eŭropo
  • emfazo de kunlaborado inter la EKV-organizaĵoj membraj
  • aktiva laboro por la novigo de Eŭropo

Krome EKV engaĝiĝis ankaŭ karitate, i.a. per la programo Lingvo unuigas en Ukrainio.[4]

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

  • manko de apogo de senperaj kontaktoj inter diversaj ŝirmorganizaĵoj; oni limigas sin je nura kunordigo
  • agoj nur priedukaj/priklerigaj; religie aŭ amikecflege aktiveco kvazaŭ malestas
  • korporaciaraj elementoj (aŭtomata ci-diro inter ĉiuj membroj; emblemoj EKV-aj unuiĝintaj por tuja publika rekoniĝo ktp.)
  • malakcepto de virinoj en multaj organizaĵoj membraj de EKV

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arbeitsgemeinschaft Europäischer Studententag, Verbindungsverzeichnis, Wien, 1998
  • Urs Altermatt (Hrsg.): Den Riesenkampf mit dieser Zeit zu wagen... Schweizerischer Studentenverein 1841-1991. Maihof-Verlag, Luzern, 1993, ISBN 3952002720
  • Bernhard Grün, Christoph Vogel: Die Fuxenstunde. Handbuch des Korporationsstudententums. Bad Buchau 2014, p. 241–242, ISBN 978-3-925171-92-5.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La originalo kun germana traduko troviĝas ĉe Markomannenwiki.de Arkivigite je 2016-04-29 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Traduko: La fundamento de enia vivo estu la kristana kredo kaj ni anoncas laŭtvoĉe: Tie ĉi iĝas nun Eŭropo! Dediĉite al la sciencoj ni aspiras nur jenon: Dio, la fratoj kaj Eŭropo estas la plej grandaj celoj de la vivo!.
  3. Eta historia superrigardo pri la Obnova-societoj
  4. Prie la interŝanĝprogramo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]