Eŭropanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭropanto (Europanto) estas ŝerca "internacia planlingvo" proponita de Diego Marani, tradukisto de Ĝenerala Sekretario de la Ministra Konsilantaro de Eŭropa Unio en 1996. Ĝi estas kompromisplanlingvo bazita sur la franca lingvo kun elementoj de la angla, germana, itala kaj hispana. La nomo de la lingvo venas el Europ- (Eŭrop-) kaj la greka πάντ- (tuta), la vorto ankaŭ estas kreita por simili al Esperanto.

Gramatike, la lingvo estas kvazaŭ piĝino. Ne ekzistas fiksitaj reguloj, nur ĝeneralaj proponoj.

Legante la retpaĝojn de Eŭropanto, oni ne scias certe ĉu la propono estas serioza, ĉu estas nur parodio. La longaj ekzemploj de la lingvo preskaŭ estas ironiaj komentoj pri politiko de Eŭropa Unio. Marani uzis sian influon por publikigi pri kaj en Eŭropanto en multaj gazetoj de Eŭropo, kaj eĉ publikigis la unuan libron en Europanto: Las adventures des inspector Cabillot (éditions Mazarine, Fayard 1999).

Patro Nia (ekzemplo)[1]

Vader nostro
nel sky volante
teine name sancto esse
teine will noman discusse
Up el sky und in der mundo
nostro bread give nos allesdag
nostros debts forgive nos tambien
comme nos forgivons nostros debitors
Ne pushe nos in tentazion
aber libera nos des mal
Amen

Referencoj

  1. Vader nostro

Eksteraj ligiloj