Ekonomio de Indonezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Specimenoj de bankbiletoj de indonezia rupio.

La ekonomio de Indonezio estas la plej granda en Sudorienta Azio, la 16a plej granda en la mondo laŭ MEP kaj la 7a enkalkulante la aĉetopovon. Indonezio estas membro de la Grupo de la 20 kaj sojlolando, inter evolulando kaj evoluiĝintaj landoj.[1]

Indonezio dependas el landa merkato kaj el la registara buĝeto; la centra registaro posedas 141 entreprenojn. Ankaŭ la administrado de prezoj de gamo de bazaj varoj (kiel rizo kaj elektro) ludas gravan rolon en la merkata ekonomio de Indonezio. Tamen, ekde la 1990-aj jaroj, la majoritato de la ekonomio estis kontrolita de indoneziaj privatuloj kaj de eksterlandaj kompanioj.[2][3][4]

En 2012, Indonezio anstataŭis Baraton kiel la due plej rapida kreskanta ekonomio en la grupo de G-20, malantaŭ nur Ĉinio. Ekde tiam, la ĉiujara kresko malrapidiĝis kaj fluktuis je ĉirkaŭ 5%.[5]

La oficiala monunuo en Indonezio estas indonezia rupio (1 IDR). Deviga interŝanĝo de valutoj ne ekzistas. Senproblema estas regule interŝanĝo de usonaj dolaroj, ceterajn mondajn monunuojn eblas interŝanĝi nur en grandaj urboj, ĉe ĉiu preta mono validas, ke estas postulataj sole novaj monbiletoj kun ŝirma strieto. Interŝanĝo de ĉekoj kun loka monunuo estas senproblema, sed kompare kun la preta mono neavantaĝa.

Vasta plantejo por produktado de palmoleo. Nuntempe, Indonezio estas la plej granda produktanto de palmoleo.

Agrikulturo estas ŝlosila sektoro kiu kontribuis je 14.43% al la MEP.[6] Nuntempe, estas ĉirkaŭ 30% de la terareo uzata por agrikulturo kaj ĝi laborigas ĉirka 49 milionojn da personoj (41% el la totala laborforto).[7] Unuarangaj agrikulturaj produktoj estas rizo, manioko (tapioko), arakidoj, kaŭĉuko, kakao, kafo, palmoleo, kopro; kortobirdoj, bovoj, porkoj, kaj ovoj. La produktado de palmoleo estas kerna por la ekonomio ĉar Indonezio estas la plej granda produktanto kaj konsumanto de tiu produkto, kiu havigas ĉirkaŭ duonon de la tutmonda peto.[8] Plantejoj en la lando etendis tra 6 milionoj da hektaroj en 2007,[9] kaj estis replantada plano por aldonaj 4.7 milionoj por plibonigi la produktadon por 2017.[10] Estas multaj negativaj sociaj kaj mediaj efikoj de la produktado de palmoleo en Sudorienta Azio.

Trinkmono ne estas en Indonezio kutima, tamen malgranda trinkmono dum pagado estos bonvenigata. En luksaj hoteloj kaj restoracioj trinkmono estas kutime alkalkulita al la prezo (proksimume 10%). Oni uzas la trinkmonon por dungitaj ŝoforoj kaj ĉiĉeronoj, ĝentile estas lasi malgrandan mon-donacon vizitante moskeon, templonsanktejon. En grandaj urboj estas superbazaroj, aĉetcentrejoj kaj vendejdomoj kun firme fiksitaj prezoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1], g20.org. Alirita la 6an de oktobro 2009.
  2. "Kemenperin – Ketika Swasta Mendominasi". Arkivita el la originalo la 5an de aŭgusto 2017. Alirita la 10an de oktobro 2020.
  3. "80 Persen Industri Indonesia Disebut Dikuasai Swasta". 3a de marto 2015. Alirita la 10an de oktobro 2020.
  4. "Kemenperin – Pengelola Kawasan Industri Didominasi Swasta". Arkivita el la originalo la 5an de aŭgusto 2017. Alirita la 10an de oktobro 2020.
  5. "GDP growth (annual %)". data.worldbank.org. Arkivita el la originalo la 5an de aŭgusto 2017. Alirita la 10an de oktobro 2020.
  6. Estu Suryowati. "Satu Dekade, Kontribusi Pertanian terhadap PDB Menurun", 12a de aŭgusto 2014. (indonezie)
  7. Pertanian di Indonesia (Agriculture in Indonesia). Indonesia Investments. Alirita 5a de decembro 2015.
  8. McClanahan, Paige. "Can Indonesia increase palm oil output without destroying its forest?", 11a de septembro 2013. Kontrolita 17a de septembro 2013.
  9. Palm Oil. Greenpeace. Arkivita el la originalo je 26a de septembro 2013. Alirita 26a de septembro 2013.
  10. Indonesia to replant 4.7m hectares of palm oil plantation. UkrAgroConsult (30a de aŭgusto 2017). Arkivita el la originalo je 27a de septembro 2017. Alirita 27a de septembro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]