Elena Ĥusanova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elena Ĥusanova
Persona informo
Naskonomo Елена Хусанова
Lingvoj rusa lingvoEsperantoTokipono
Nacieco rusiano
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr

Elena ĤUSANOVA (ruse Елена Хусанова; naskiĝis en Jekaterinburgo, Rusio) estas rusia esperantisto. Ŝi laboris por E@I kiel volontulo ekde la 22-a de marto 2015 ĝis la 27-a de februaro 2016 en Partizánske. En 2017 ŝi laboris kiel grafikisto por Amikumu.[1]

La 20-an de februaro 2015 la LKK lanĉis publikan konkurson pri emblemo por UK 2016 en Nitro, Slovakio.[2] Oni anoncis ŝin kiel kiel gajninton la 23-an de majo, ŝia propono estis elektita de ĵurio el inter 48 proponoj alsenditaj de 11 partoprenantoj.[3]

Ekde la 26-a ĝis la 28-a de septembro 2015 okazis tokipona renkontiĝo EToSo (Eŭropa Tokipona Studado, tokipone: kama sona pi toki pona lon ma Elopa) en Brno, Ĉeĥio.[4] Ŝi organizis kaj kreis la ideon kune kun Václav Zouzalík. Ĝin partoprenis 8 homoj de Slovakio, Rusio, Ĉeĥio, Germanio kaj Nederlando. Dum la renkontiĝo okazis Skype-konferenco kun Sonja Lang, ekskurso tra la urbo, prelego kaj lingvaj ludoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teamo (esperante). Alirita 2017-11-14.
  2. Emblemkonkurso (esperante) (2015-02-20). Alirita 2015-02-22.
  3. Rezultoj de la emblemkonkurso por la kongreso en Nitro 2016 (esperante) (2015-05-24). Alirita 2015-10-24.
  4. Renkontiĝoj (esperante). tokipona.info. E@I (2013). Alirita 2015-11-26.