Els de Groen
Els de Groen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de decembro 1949 (74-jaraĝa) en Hago | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Partio | Europe Transparent (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto eseisto verkisto de porinfana literaturo literaturkritikisto ĵurnalisto politikisto instruisto vd | ||||
Laborkampo | Eseo vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Els de Groen-Kouwenhoven (kutime pli mallonge nomata nur Elly respektive Els de Groen), naskiĝinta la 28-an de decembro 1949 en Hago, estas nederlanda politikistino. Ŝi membras en la partio Europa Transparent, kiu apartenas al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA), kaj estas membro de la Eŭropa Parlamento.
Ene de la EP, ŝi estas ano de la komitatoj pri civila libero kaj pri peticioj, kaj ankaŭ de la delecagio por la integrigo de Bulgario en la Eŭropan Union.
Antaŭ ol koncentriĝi pri eŭropa politiko, ŝi estis instruistino pri la franca lingvo (1970-1975), poste verkisto kaj eseisto, redaktisto de infanlibroj (1985-1992) kaj poste eldonisto de la infana suplemento de la gazeto Algemeen Dagblad ("Ĝenerala Ĵurnalo"). Dum pli ol 20 jaroj ŝi laboris por politikaj gazetoj, kaj verkis plurajn nederlandlingvajn librojn - kaj fikciajn kaj nefikciajn. Pluraj literaturaj premioj estis atribuitaj al ŝi.