Emblemo de Bangladeŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Bangladeŝo
La ŝtata emblemo de Bangladeŝo
La ŝtata emblemo de Bangladeŝo
Uzata ekde: 1971
vdr

La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de Bangladeŝo - bengale বাংলাদেশের জাতীয় প্রতীক, latinliterigite Bānglādēśēr Jātīẏo Pratīk - en la nuna formo adoptiĝis mallonge post la ŝtata sendependiĝo en 1971.

Lokita sur la emblemo estas la floro de nimfeo aŭ "akvolilio", kiun dekstre kaj maldekstre flankigas garboj de rizo. Super la floro estas kvar steloj kaj tri konektitaj folioj de juto. La nimfeo estas la landa nacia floro, kaj estas reprezentanto de la multaj riveroj kiuj vojas tra Bangladeŝo. Rizo estas la baza nutraĵo de la bangladeŝanoj, kaj reprezentas la agrikulturon de la lando. La kvar steloj reprezentas la kvar fondajn principojn kiuj origine fiksiĝis en la unua konstitucio de Bangladeŝo en 1972: naciismo, sekularismo, socialismo kaj demokratio.