Eminio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eminia)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eminio
Eminio
Eminio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Eminia
Specio: 'E. lepida'
Eminia lepida
(Hartlaub, 1881)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Eminio (Eminia lepida) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Eminia, kio nomigas la specion en Esperanto. Tiu birdo troviĝas en Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Ruando, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbustaroj.

Ĝi estas birdo kun tre karaktera aspekto. En kapo tre larĝa nigra traokula strio iras el la nigra beko tra la malhelbruna okulo al la nuko kie eĉ plilarĝiĝas; supre estas helgriza frunto kaj pli griza krono dum sube estas helgriza vizaĝo tre kontrasta kun tre malhelbrunaj mentono kaj gorĝareo. Ankaŭ la subaj partoj estas tute helgrizaj kontraste kun olivecaj dorso, flugiloj, vosto kaj subvosto; en ŝultro estas rimarkinda malgranda makulo malhelbruna samkolora kiel la gorĝareo. La kruroj estas rozkolorecaj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Eminia lepida (Grey-capped Warbler) (angle). IUCN Species Programme (2016). Arkivita el la originalo je 2024-03-19. Alirita 2024-03-19. “Grizkapa parulio Eminia lepida estis plej lastatempe taksita por La IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj en 2016. Eminia lepida estas listigita kiel Malplej Zorgiga”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.