Erhard Urban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erhard Urban kiel 18-jarulo kaj 61-jarulo

Erhard URBAN (naskiĝis probable en 1887, mortis la 24-an de junio 1969 en Vlastějovice) estis ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de Gastronomia terminaro esperanta-angla-franca-ĉeĥa (Jarlibro de UEA 1958).

Ellerninte la kelneran profesion en 1905 li kiel 18-jarulo vizitis siajn gepatrojn en Strmilov kaj tie li de s-ano Kupka eksciis pri ekzisto de Esperanto. Sed ne povante aĉeti en librovendejo lernolibron, li unue provis la francan, anglan kaj rusan, sed ĉiujn lernolibrojn li ĵetis en fajron, ĉar la lingvoj estis por li tro komplikaj. Poste li elpetis de s-ro Kupka adreson de Theodor Čejka, poŝtrevene li ricevis de li la sopiratan lernolibron kaj post 13 semajnoj li jam legis esperantlingvajn tekstojn.

Unue li kelneris en Luhačovice, sed poste en Parizo en Grand Hôtel du Globe, kies posedanto s-ro Leclerc kune kun sia edzino parolis Esperanton. Lia plua hotelo estis Koomans en Roterdamo, kies posedanto s-ro Allard estis esperantisto ankaŭ. Same en Londono en Strand Palace Hotelo li ricevis okupon dank‘ al sia scio de Esperanto. En sekvaj jaroj li vivis kaj kelneris en Italio, Hispanio, Francio, Belgio, Nederlando, Anglio, Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, kie li persone konatiĝis kun Hector Hodler.

Kaj kiam okazis kongreso en Antverpeno (1911) li igis sin jungi kiel „ĉevalo“ en la kaleŝon de Zamenhof - li estis maldekstraflanke ĉe la pinto de la timono, dekstre iu angla esperantisto.

Li ĉiam klopodis esperantistigi siajn gastojn, kelkaj akceptis, kelkaj rikanis. Plej danĝere estis dum la milito, kiam li devis priservi gestapanoj, kiuj opiniis Esperanton „juda trompo“.

Post la milito li laboris kiel ĉefkelnero en Prago en hotelo Ruĝa Aglo.

Siajn travivaĵojn li rakontis en Heroldo de Esperanto, majo 1948.