Eriktonio
Eriktonio | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Antikva Ateno |
Patro | Hefesto |
Edzo/Edzino | Praxithea |
Infanoj | Pandion I |
Eriktonio (helene Ἐριχθόνιος aŭ Erichthonios, latine Erichthonius) estis en la helena mitologio nomo de minimume du personoj - Eriktonio el Ateno kaj Eriktonio el Dardanio.
Eriktonio el Ateno
[redakti | redakti fonton]estis filo de la dio de fajro kaj forĝado Hefesto kaj la dua atena reĝo. Oni ankaŭ nomas lin Ereĥteo kaj tiun ĉi nomon portas ankaŭ lia filo kaj posteulo sur la atena reĝa trono. Ĉirkaŭ origino de Eriktonio estas multaj disputoj kaj konfliktoj. Eble la plej vastigita versio estas tiu ĉi: Iun tagon, Atena vizitis Hefeston, la dion de fajro kaj metalforĝado. Ŝi intencis mendi kelkajn armilojn. Sed Hefesto iĝis tiel amsopira, ke li deziris amori kun ŝi. Ŝi rapide foriris, sed Hefesto postkuris ŝin. Malgraŭ li estis lama, li sukcesis kapti ŝin, kaj provis perforti ŝin. Ŝi tiom baraktis, ke lia spermo falis sur ŝian femuron. Ŝi forviŝis ĝin per lana ŝtofo, kiun ŝi ĵetis teren kaj la Teron fekundigis. Tiel naskiĝis Eriktonio.
Laŭ la helena mitologio, aŭtoktono estas homo, kiu naskiĝis el la tero. Do Eriktonio estis vera aŭtoktono. Lia kapo kaj trunko estis homaj, sed anstataŭ kruroj li havis serpentovoston. Li estis same filo de dio kaj de la tero.
Neniu volis la atendantan infanon preni por prizorgado kaj respondi por ĝia edukado. Fine prenis ĝin Ateno kaj la knabo estis nomata Eriktonio. La diino infanon kaŝis en korbeton kaj tiun konfidis al Aglaŭro, la plej aĝa filino de atena reĝo Cekropso, kaj ordonis, ke ŝi la infanon bone gardu, sed ne malfermu la korbeton. Kekropo estis filo de la patrino Tero kaj naskiĝis duone kiel homo kaj duone kiel serpento. Same aspektis Eriktonio, do oni supozis, ke Kekropo estas ĝia patro. Kiam Aglaŭro kaj ŝiaj fratinoj Herso kaj Pandroso jam ne povis bridi sian scivolemon kaj la korbeton malfermis, ekvidis la infanon kun la serpenta vosto anstataŭ la kruroj kaj apude grandan serpenton. En panika teruro ili ĵetis sin el Akropolo en abismon.
Kiam Eriktonio plenkreskis, fariĝis reĝo de Ateno. En mitojn li onidire enskribis sin precipe per kvar faroj:
- la unua li jungis ĉevalojn en veturilon,
- la unua li plugis grundon,
- la unua li okazigis Panatenaaj Ludoj honore al la diino Atena,
- konstruigis la templon Ereĥteionon sur Akropolo en Ateno.
Post lia morto li estis transportita en la ĉielon kaj dioj transformis lin en konstelacion Koĉeron (latine Auriga).
Eriktonio el Dardanio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de dardania reĝo Dardano kaj nepo de la plej alta dio Zeŭso. Lia edzino estis Astioĥo, kiu donis al li filon Troson, kies filo Ilo estis fondinto de Trojo.
Estis pri li skribite, ke li estis tre riĉa, krom aliaj li posedis tri mil ĉevalinojn. Onidire la dio Boreo en formo de la nigra virĉevalo dek du de ili fekundigis kaj la naskiĝintaj virĉevaloj onidire kapablis kuri sur kampo de la matura greno kiel sur ondokrestoj sen kurbiĝo de ununura spiko.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Ateno | Poste: | |
---|---|---|---|
Amfiktiono | Eriktonio | Pandiono |