Erin Brockovich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erin Brockovich
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1960 (1960-06-22) (63-jaraĝa)
en Lawrence
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lawrence High School • Kansasa Ŝtata Universitato • Wade College
Familio
Patro Frank Pattee
Okupo
Okupo juristoentreprenisto • mediprotektulo
TTT
Retejo https://www.brockovich.com/
vdr

Erin BROCKOVICH (naskita Erin PATTEE; la 22-an de junio 1960) estas usona juristo kaj media aktivulo kiu, malgraŭ havado de neniu formala jurisprudenca eduko, helpis konstrui proceson kontraŭ la Pacific Gas and Electric Company (Pacifika Gaso kaj Elektrokompanio), konata akronime kiel "PG&E") de Kalifornio en 1993.

Ŝia proceso estis la temo de la filmo nomita laŭ ŝi Erin Brockovich (2000) , en kiu Julia Roberts rolis kiel ŝia rolulo. Ekde tiam, Brockovich fariĝis televida personulo, gastigante "Challenge America with Erin Brockovich" ĉe ABC kaj "Final Justice" ĉe Zone Reality.

Ŝi estas prezidanto de Brockovich Research and Consulting. Ŝi ankaŭ laboras kiel konsultisto por Gerardi kaj Case [1][2], la novjorka advokatfirmao de Waites & Luxenberg [3], kiuj plejparte traktas personajn procesojn kiel rezulto de eksponiĝo al asbesto, same kiel por la aŭstralia jura firma "Shine" [4].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis naskita en Lawrence, Kansaso, la filino de Betty Jo (naskita O'Neill; 1923-2008), ĵurnalistino, kaj Frank Petty (1924-2011), inĝeniero kaj futbalisto. Ŝi havas fraton, Frank Jr. Thomas (1954-1992) kaj fratinon, Judy [5][6].

Ŝi studentiĝis ĉe Lawrence High School, tiam ekzamenis la Universitaton de Kansaso, Manhatano, Kansaso, kaj ricevis akademian gradon en Aplikata Arto de Wade College en Dallas, Teksaso.

En 1981, ŝi laboris en manaĝera posteno ĉe Kmart dum kelkaj monatoj kaj tiam konkuris kaj gajnis beleckonkurson por la titolo de Miss West Coast.

Ŝi loĝas en Kalifornio ekde 1982.

La proceso kontraŭ la Pacifika Gaso kaj Elektrokompanio (PG&E)[redakti | redakti fonton]

Erin Brockovich famiĝis danke al jura proceso kontraŭ la Pacifika Gaso kaj Elektrokompanio ("PG&E"), proceso (Anderson, et al. v. Pacific Gas & Electric, dosiero BCV 00300) kiu finfine aljuĝis damaĝojn kaj reparaciojn en favoro de la akuzantoj reprezentitaj fare de Erin ĉe la sojlo de 333 milionoj USD, ĝis tiam la plej granda kvanto de damaĝoj aljuĝitaj en ununura jura proceso en la historio de Usono. La proceso fariĝis pri la kvalito de trinkakvo en la urbo nomatra Hinckley en Suda Kalifornio [7]. En la centro de la kazo estis kompresorstacio konstruita en 1952 kiel parto de tergasduktoligo, en la Areo de la Golfeto de San-Francisko. Inter 1952 kaj 1966, PG&E uzis sesvalentan kromion en fridigfabriko por kontraŭbatali korodon. La kloakaĵo de la instalaĵo estis liberigita en lagetojn surloke kaj tralikiĝis en la grundakvon proksime de la fabriko super areo ne malpli ol 8 mejlojn longa (proksimume 12 km) kaj 2 mejlojn larĝa (proksimume 3 km) [8][9][10][11].

Hinckley Regional Water Quality Control Station alportis "PG&E" sub ĝiajn regularojn en 1968. "PG&E" provis detrui ĉiujn dokumentojn rilatajn al la poluado de la trinkakvo en la areo kiel rezulto de la poluado per la kromio kiun ili uzis, sed sen sukceso ĉar dum la proceso pruvoj estis trovitaj ne nur ke la loka fabriko de la firmao sciis pri la poluado, sed ankaŭ ke la ĉefsidejo de la firmao en San-Francisko sciis pri ĝi kaj la danĝeroj implikitaj en tio por la loĝantoj de la areo, sed elektis fermi la okulojn pri la afero [12]. La dirita proceso finiĝis en arbitracio en 1996 en kiu "PG&E" estis ordonita pagi 333 milionojn USD al la loĝantoj de Hinckley kiuj procesis la firmaon, la plej altan kompromissumon iam pagita por proceso en Usono. Masry & Vititoe, la advokatfirmao kie Brockovich funkciis kiel juristo ricevis 133.6 milionojn USD en pago por la kompromiso, kaj Brockovich mem ricevis 2.5 milionojn USD [13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Girardi & Keese Law Firm. Arkivita el la originalo je 2011-07-15. Arkivigite je 2011-07-15 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Maddaus, Gene, "Erin Brockovich goes after Shell Oil in Carson", Daily Breeze, September 22, 2009. Arkivigite je 2009-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (September 26, 2008) “Erin Brockovich Signs On With NYC Law Firm”, ABA Journal. 
  4. Erin Brockovich Shines. Shine Lawyers. Arkivita el la originalo je 3 April 2018.
  5. . Erin Brockovich Wants to Know What You're Drinking (angle) (2020-08-11). Alirita 2023-02-03.
  6. Erin Brockovich Reveals How Her Dyslexia — and Doubters — Shaped Her Citizen Activism Career (angle). Alirita 2023-02-03.
  7. Erin Brockovich and Hexavalent Chromium (en-US). Alirita 2019-05-26.
  8. "Erin Brockovich: the real story of the town three decades later", ABC News, June 10, 2021. (angle)
  9. "Erin Brockovich: The fabulous American whistleblower has a few more surprises in the pipeline.", thegentlewoman.co.uk, 2016. (angle)
  10. Devine, Tom. (2011) The corporate whistleblower's survival guide : a handbook for committing the truth. San Francisco: Berrett-Koehler Publishers. ISBN 9781605099866. “From Erin Brockovich to Enron, whistleblowers who "challenge abuses of power that betray the public trust" have proven to be an unfortunate necessity in modern business culture.”.
  11. PG&E Hinkley Chromium Cleanup. California State Water Resources Control Board (September 10, 2008). Alirita November 24, 2020.
  12. "Erin Brockovich: the real story of the town three decades later", ABC News, June 10, 2021. (angle)
  13. . What Erin Brockovich did next. The Guardian (10 December 2001). Alirita November 24, 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]