Esperantisto de la Jaro
Etoso
La Esperantisto de la Jaro estas honora titolo, aljuĝata ĉiujare de la gazeto La Ondo de Esperanto pere de internacia ĵurio. Sekretario estas Halina Gorecka (Ruslando), eldonanto de La Ondo de Esperanto.
La proklamo de la Esperantisto de la Jaro estis iniciatita en 1998. Al la iniciato aliĝis pluraj reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.
Ĉar la kriterioj, laŭ kiuj oni elektas la kandidatojn ne estas precize difinitaj, la verdikto de la ĵurio estas ofte submetata al kritiko.
La ĝisnunaj laŭreatoj:
- 1998: William Auld
- 1999: Keppel Enderby
- 2000:
- 2001: Osmo Buller
- 2002: Michel Duc Goninaz pro NPIV
- 2003: Dafydd ap Fergus
- 2004: Helmar Gunter Frank
- 2005: Povilas Jegorovas pro lia agado en Litovio okaze de UK 2005 en Vilno
- 2006: Bertilo Wennergren pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
- 2007: Peter Zilvar
- 2008: Ilona Koutny pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań.
- 2009: Aleksander Korĵenkov pro la ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano, aperinta tiu-jare okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.
- 2010: Katalin Kováts
- 2011: Dennis Keefe pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.
- 2012: Peter Baláž
- 2013: Mark Fettes
- 2014: Mireille Grosjean pro la sukcesa agado en Afriko, interalie pro la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio 2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto okazonta en 2015.
- 2015: Chuck Smith pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en Interreto, precipe, pro la menciita pretigo kaj lanĉo de la Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe Duolingo.[
- 2016: Stefan MacGill
En 2000 tri kandidatoj ricevis egale da voĉoj. En 2001 Osmo Buller kaj Claude Piron ricevis egale da voĉoj, sed laŭ la reguloj venkis Buller, kiu estis proponita de pli da kandidatigantoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|