Esperanto-rusaj vortaroj
Aspekto
Ĉi tiu paĝo listigas vortarojn kiuj tradukas el la rusa lingvo al Esperanto kaj inverse
[redakti | redakti fonton]Rusa-Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Краткій Русско-Эсперантскій словарь Red N.Kabanov, 1912
- Rusa-Esperanta Vortaro Red. Eŭgeno A. Bokarev. Duŝanbo, 1989 (2-a eldono). 544p. 16cm. Preskaŭ 24000 vortoj.
- Suplemento al Rusa-Esperanta vortaro de Eŭgeno A. Bokarev. Boris A. Zozulja. Rostovo ĉe Dono, 1996. 103p. 21cm. Pli ol 3700 vortoj korektitaj, kompletigitaj, aldonaj.
- Rusa-Esperanta Vortaro de Boris Kondratjev, ankoraŭ kolektiĝanta vortojn kaj jam libere rete alirebla, do ankoraŭ ne papere eldonita. Vidu la tekston pri la ĝemela vortaro Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev de 54 000 vortoj, finita ekde 2010.
Esperanto-rusa
[redakti | redakti fonton]- Esperanto-rusa vortaro kompilita de L. T. Titov kaj eldonita en 1908 en Librejo "Esperanto"
- Esperanta-Rusa Vortareto, ordigita de Vladimir A. Dmitriev, Librejo "Esperanto", Sankt-Peterburgo, 1914.
- Plena esperanto-rusa vortaro de Saĥarov 1918 kompilis A.Saĥarov, 1918
- Esperanta-Rusa Vortaro 1974. Eŭgeno A. Bokarev. Moskvo, 1982 (represo). 488p. 17cm. Ĝi entenas preskaŭ 26000 vortojn, kun aldono de mallonga gramatika skizo pri Esperanto.
- Boris Kolker. Esperanta-rusa vortaro: ĉirkaŭ 3000 vortoj. - Moskvo: Impeto, 1993. - 53 paĝoj. ISBN 5-7161-0002-3.
- Esperanta-Rusa Vortaro / Slovar esperanto-russkij. A. Korĵenkov. Jekaterinburgo, 1997. 30 paĝoj. 20cm. Ĉ. 2000 kapvortoj.
- Esperanto-Rusa Vortaro de "falsaj amikoj de tradukisto". Boris A. Zozulja. Rostovo ĉe Dono, 1995. 83 paĝoj. 21cm. Kvarcento da kapvortoj.
- Esperanto-Rusa Vortaro, A.Ŝevĉenko, 19 000 vortoj, Moskvo, Impeto, 2005.
- Esperanto-Rusa Vortaro, kompilinto Boris Kondratjev, 54 000 vortoj, finita ekde 2010 kaj libere rete alirebla, sed ankoraŭ ne papere eldonita.
Plurlingvaj
[redakti | redakti fonton]- Estona-Esperanta-Rusa Naturprotekta Vortaro. Komp. Jaan Eilart, Ferdinand Eisen. Talino, 1985. 13p. 28cm. 168 terminoj.
Fakaj
[redakti | redakti fonton]- Esperanta-rusa tema vortaro de Igor Galiĉskij
- Heraldiko : Ilustrita vortaro pri heraldiko. Nikolaj Starodubcev. Doneck, 1996. 345p. 21cm. 1005 terminoj (ĉiu kun sia bildo) en la rusa, ukraina, angla, Esperanto, franca, germana kaj latina. Bind.
-
Rusa-Esperanta Vortaro de Bokarev eldono 1966 jaro
-
Esperanta-Rusa Vortaro de Bokarev eldono 1974 jaro
-
Esperanta-Rusa Vortaro de Bokarev eldono 1982 jaro
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vortaroj "Curlie" ĉe dmoz
- Eletronika E-R kaj R-E vortaro
- Reta R-E kaj E-R vortaroj de Bokarev
- Grandaj vortaroj de Boris Kondratjev
angla • ĉeĥa • ĉina • franca • germana • hispana • hungara • itala • japana • nederlanda • pola • portugala • rumana • rusa • serba |