Estienne Roger
Estienne Roger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1665 en Caen |
Morto | 7-an de julio 1722 (57-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio |
Okupo | |
Okupo | muzikredaktisto presisto |
Estienne ROGER (1664 aŭ 1665 en Caen, Francio – 7a de julio 1722 en Amsterdamo) estis franclingva presisto, librovendisto kaj publikigisto de partituroj kiuj laboris en Nederlando.
Roger koncentriĝis en historioj, gramatikoj, vortaroj kaj finfine iĝis fama publikigisto de muzikaj verkoj. Inter 1696 kaj 1722 li publikigis ĉirkaŭ 500 eldonojn de muziko verkita en ampleksa gamo de komponistoj.
En 1711 li publikigis la verkon de Antonio Vivaldi nome Opus 3 "L'estro armonico", kolekto de 12 konĉertoj por unu, du kaj kvar violonoj kun kordinstrumentoj.[1]
Roger estis fama pro la gusto kaj akurateco de sia verkaro kaj pro sia kapablo vendi grandajn eldonojn kiujn li reklamadis en la tuta Okcidenta Eŭropo. Komercaj konektoj kun Roterdamo, Bruselo, Liege, Parizo, Kolonjo, Leipzig, Halle (Saale), Berlino, Hamburgo kaj Londono certigis al li internacian atingon.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Michael Talbot, Vivaldi (London: J.M. Dent & Sons, Ltd, 1978), p. 42.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Samuel F. Pogue kaj Rudolf A. Rasch: Art. "Roger, Estienne", in: The New Grove Dictionary of Music and Musicians, second edition, ed. de Stanley Sadie, London / New York 2001, vol. 21.