Eugenia Charles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugenia Charles
Persona informo
Mary Eugenia Charles
Naskiĝo 15-an de majo 1919 (1919-05-15)
en Pointe Michel
Morto 6-an de septembro 2005 (2005-09-06) (86-jaraĝa)
en Saint-Pierre
Mortis per pulma embolio vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Dominiko vd
Alma mater Universitato de TorontoLondona Lernejo de Ekonomiko vd
Partio Dominica Freedom Party vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mary Eugenia CHARLES (la 15-an‏ de majo 1919 - la 6an de septembro 2005) estis Ĉefministro de Dominiko de 1980 ĝis 1995. Ŝi estis la unua virina ĉefministro de Dominiko, elektita virino kiel ŝtatestro en la karibaj insuloj kaj en Nordameriko [1].

Ŝi estis kromnomita kiel la "Fera Sinjorino de la Karibio" [2][3].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eugenia Charles ĉe la Unuiĝintaj Nacioj

Charles estis naskita en la fiŝkaptista vilaĝo de Point Michel en Dominiko [4]. Ŝia patro, John Baptista Charles, estis la fondinto de koopera banko por farmistoj kaj funkciis kiel la urbestro de la subŝtata ĉefurbo Roseau. Ŝi akiris sian edukon en universitatoj en Toronto kaj Londono. En 1949 ŝi revenis al Dominiko kaj estis la unua virino en la lando kiu praktikis juron kiel advokato [5].

En la 1960-aj jaroj, ŝi komencis agi publike kontraŭ limigoj al gazetara libereco en la lando. Dum tiu ĉi periodo ŝi estis inter la fondintoj de la Liberecpartio de Dominiko (Dominica Freedom Party, DFP), ŝi estis ĝia estro de la 1970-aj jaroj ĝis 1995. Nome de tiu partio, Charles estis elektita al parlamento en 1970, kaj de 1975 ŝi funkciis kiel la prezidanto de la opozicio. Inter ŝiaj ĉefaj areoj de intereso en tiuj jaroj estis bonfarto, pureco de agado-karaktero kaj esprimlibereco.

Baldaŭ post kiam Dominiko akiris sendependecon de Unuiĝinta Reĝlando, en 1979, Charles kuris en la baloto kiel estro de ŝia partio kaj gajnis 17 el la 21 parlamentaj sidlokoj. Ŝia oficperiodo kiel estro de la registaro daŭris 15 jarojn, dum kiuj ŝi estis elektita ĉefo de la Organizaĵo de Orient-Karibaj Ŝtatoj. Ĉe la estro de la organizaĵo, Charles akiris internacian rekonon, dum ĝi subtenis la politikon de Usono en ĝia invado de Granado en 1983 [6].

Ŝia senkompromisa subteno por la usona invado de Grenado kaj ŝia rezisto al aliaj internaj defioj kondukis al ke ŝi estas kromnomita la "Fera Virino de la Karibio" [7][8]. De 1980 ĝis 1990, ŝi ankaŭ gvidis la Eksterlandan Ministerion de Dominiko. En 1992, la reĝino Elizabeto la 2-a donis al ŝi la titolon de "Damo" ("Lady Commander") en la Ordeno de la Brita Imperio.

Dum ŝiaj jaroj en ofico, Charles postvivis du puĉoprovojn [9][10]. Ĉe la fino de ŝia tria mandato, en kiu la partio gajnis la avantaĝon de ununura deputito en la parlamento, en 1995 ŝi anoncis sian emeritiĝon de la politika vivo [11]. Ŝia partio perdis la elektojn tiun jaron kaj Charles dediĉis sin al la klopodoj de internacia monitorado de balotsistemoj, sub la aŭspicioj de Jimmy Carter.

Charles restis fraŭla kaj vivis kun ŝia patro ĝis sia morto en 1983. Ŝi mortis en 2005 post komplikaĵoj de femuro kirurgio, kiun ŝi spertis en Martiniko [12].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eugenia Charles. University of London. Arkivita el la originalo je 2020-08-21. Alirita 2023-09-29.
  2. "Eugenia Charles – prime minister of Dominica", Britannica, 2003.
  3. "Eugenia Charles, 86, Is Dead; Ex-Premier of Dominica, Called 'Iron Lady'", The New York Times, 9 September 2005.
  4. (2003) The International Who's Who 2004. Psychology Press. ISBN 978-1-85743-217-6.
  5. Secretariat, Commonwealth. (1999) Women in Politics: Voices from the Commonwealth (angle). Commonwealth Secretariat, p. 50–52. ISBN 978-0-85092-569-2.
  6. Woodward, Bob, Veil: the Secret Wars of the CIA 1981–1987, New York: Simon and Schuster, 1987, pp. 290, 300.
  7. "Eugenia Charles – prime minister of Dominica", Britannica, 2003.
  8. "Eugenia Charles, 86, Is Dead; Ex-Premier of Dominica, Called 'Iron Lady'", The New York Times, 9 September 2005.
  9. "Ex-Commander Hanged For Dominica Coup Role", The New York Times, 9 August 1986.
  10. Crask, Paul. (1 January 2011) Dominica (angle). Bradt Travel Guides, p. 15. ISBN 978-1-84162-356-6.
  11. (10 October 2005) “Eugenia Charles, Pioneering Dominica Leader Known As 'Iron Lady', Succumbs At 86”, Jet (en), p. 17. 
  12. Pattullo, Polly, "Obituary: Dame Eugenia Charles", The Guardian, 8 September 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]