Eugène Joseph Delporte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugène Joseph Delporte
Persona informo
NomoEugène Joseph Delporte
Dato de naskiĝo10-a de januaro 1882
NaskiĝlokoJodoigne
Dato de morto19-a de oktobro 1955
MortolokoUccle [+]
Aĝo je morto73
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoBelgio
Portalo pri Homoj
vdr

Eugène Joseph Delporte (naskiĝis la 10-an de januaro 1882 en Jodoigne, mortis la 19-an de oktobro 1955 en Uccle) estis belga astronomo.

Li laboris en la Reĝa observatorio de Belgio de Uccle, kies direktoro li estis de 1936 al 1947. Elde tie li malkovris 66 asteroidojn inter kiuj plej notindaj estas 1221 Amoro, kiu donis sian nomon al la grupo de la amoraj asteroidoj, kaj la apolona asteroido 2101 Adoniso.

Li malkovris aŭ kunmalkovris ankaŭ plurajn kometojn, inter kiuj la perioda kometo 57P/du Toit-Neujmin-Delporte.

En 1930, li difinis la modernajn limojn inter la konstelacioj laŭ la linioj de rektascensio kaj deklinacio por la epoko B1875.0.

Oni donis lian nomon al la luna kratero Delporte.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Nekrologioj: