Faidherbia albida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Faidherbia)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Faidherbia albida
Faidherbia albida, kun maizo kaj la palmo Borassus akeassii en Burkinafaso
Faidherbia albida, kun maizo kaj la palmo Borassus akeassii en Burkinafaso
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Fabaloj, Fabales
Familio: Fabacoj, Fabaceae
Subfamilio: Mimosoideae
Genro: Faidherbia
Specio: F. albida
Faidherbia albida
(DELILE) A.CHEV. ]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Faidherbia albida estas la sola plantospecio de la genro Faidherbia. Ĝi estas en la subfamilio de la Mimosoidea ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). La specio hejmas en Afriko kaj en okcidenta Azio, ĝi enkondukiĝis ankaŭ en Hindujo kaj Pakistano.

Priskribo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

branĉo kun pinataj folioj kaj floraroj
floraroj
Fabacoj

Vegetivaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Faidherbia albida estas decidua, dornohava arbo, kiu atingas alton de ĝis 30 metroj kaj havas 40 m profundan pivotradikon. La dornoj estas metamorfozoj de la stipuloj.

La planto fariĝas verda nur komence de la seka tempo. La alternestarantaj folioj estas bluverdaj kaj la folioj estas duoble palmataj, kun tri ĝis dek paroj de folietoj de la unua vico kaj ses ĝis 23 paroj de folietoj de la dua vico. La folietoj de la dua vico estas 3,5 ĝis 9 × 0,7 ĝis 3 mm grandaj kaj grize-verdaj.

Generativaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

La spika floraroj estas 3,5 ĝis 16 cm longaj kun diametro de 2 cm. La flavecaj floroj estas duseksaj. Kvin sepaloj formas 1 ĝis 1,7 mm longan kalikon. La kvin liberaj petaloj longas 3 ĝis 3,5 mm. La floranta tempo estas de marto ĝis septembro. Kiel polenigantoj estas observataj jenaj insektaj grupoj: skoliedoj, eŭmonidoj, himenopteroj kaj likanidoj (lepidopteroj).

La guŝoj estas oranĝaj ĝis ruĝece brunaj, 10 ĝis 35 cm longaj kaj 2 ĝis 5 cm larĝaj. Ĉiu guŝo enhavas 10 ĝis 29 malhelbrunajn, ovformajn semojn, kiuj estas 10 × 6,0 mm grandaj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo en la jaro 1813 faris sub la baza nomo Acacia albida Alire Raffeneau-Delile. De Auguste Jean Baptiste Chevalier la planto ricevis la nomon Faidherbia albida (DELILE) A.CHEV. en la jaro 1934. La epiteto albida rilatas al la blankeca trunko. La genra nomo Faidherbia honoras la francan generalon kaj guberniestron de Senegalo Louis Faidherbe.

Faidherbia albida estas la sola plantospecio el la genro Faidherbia en la subfamilio Mimosoideae ene de la familio Fabacoj.

Trivialnomoj en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Trivialnomoj en aliaj lingvoj estas ekzemple: bambare „balanzan“, volofe „kadd“ kaj en Niĝero: „gao“, angle: “ Ana Tree, Apple Ring Acacia, Winter Thorn“, arabe حراز"= Haraz“.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La ecojn doni en seksezono ombron kaj la nitrogenfiksado faras, ke Faidherbia albida estas ŝatata arbo. La folioj estas uzataj kiel proteinriĉa furaĝo.

La ligno de Faidherbia albida estas tre ŝatata pro sia rezistokapablo kontraŭ putrado kaj termitoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Krings, Sahelländer, WBG-Länderkunden, Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt, 2006, ISBN 3-534-11860-X
  • Dorothee Gruner, Die Lehmmoschee am Niger, Dokumentation eines traditionellen Bautyps, Franz Steiner Verlag Stuttgart, 1990, ISBN 3-515-05357-3
  • S. I. Ali: Mimosaceae. In: Flora of Pakistan, No. 36, Univ.of Karachi, 1973. Faidherbia albida ĉe Tropicos.org. En: Flora of Pakistan. Missouri Botanical Garden, St. Louis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]