Fakhruddin Ali Ahmed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fakhruddin Ali Ahmed
Persona informo
ফখৰুদ্দিন আলি আহমেদ
फ़ख़रुद्दीन अली अहमद
Naskiĝo 13-an de majo 1905 (1905-05-13)
en Malnova Delhio
Morto 11-an de februaro 1977 (1977-02-11) (71-jaraĝa)
en Nov-Delhio
Tombo Barato vd
Religio islamo vd
Etno asamoj vd
Lingvoj anglahindia vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Kolegio Sankta Katerino • St. Stephen's College • Universitato de Panĝabio vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Familio
Edz(in)o Begum Abida Ahmed vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fakhruddin Ali Ahmed (hindie फ़ख़रुद्दीन अली अहमद; asame ফখৰুদ্দিন আলী আহমেদ ; arabe فخرودین علی احمد ; la 13an de majo 1905 - la 11-an de februaro 1977) estis barata advokato kaj politikisto kiu servis kiel la kvina prezidanto de Barato de 1974 ĝis 1977. Fakhruddin estis la dua islamana prezidanto de Barato kaj la dua prezidanto mortanta dum en posteno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fakhruddin estis naskita en Delhio, la Brita Hindio, en 1905, la filo de kuracisto de medicino kiu elmigris kun sia familio de la Asamo regiono (nordorienta Barato). Por pli altaj studoj, Fakhruddin translokiĝis al Britio kaj studis historion kaj juron ĉe la Universitato de Kembriĝo. En 1927 li revenis al Barato post trejnado en juro. En 1935 liaj ligoj rezultigis lian elekton por esti membro de la Asama Regiona Parlamento. En 1938 li ankaŭ estis nomumita kiel la Financministro de la Asama Provinca Registaro.

Dum en posteno li faris serion de ŝanĝoj en la distribuado de impostoj kaj kaŭzis pli fidindan impostkolektadsistemon ol tiu kiu antaŭis ĝin. Fakhruddin estis membro de la Barata Nacia Kongreso partio, kiu postulis la establado de suverena kaj unuigita barata ŝtato. Kiam 2-a Mondmilito komenciĝis, la partio kontraŭbatalis la partoprenon de Barato en la lukto, kiu alportis ĝin en konflikton kun la bezonoj de la Brita imperio kaj la brita registaro en Barato. En respondo, la administracio malpermesis plurajn membrojn de la partio, inkluzive de Fakhruddin, kiu jaron poste estis liberigita.

Post kiam li estis liberigita, li denove estis malliberigita por tri jaroj kaj duono ĝis aprilo 1945, proksime de la fino de la milito. En 1946 li estis nomumita la Ĝenerala Reprezentanto de Asamo, pozicio kiun li tenis dum ses jaroj, eĉ post la sendependeco de Barato de la Brita Imperio kaj la Dispartigo de Hindio. Post deĵoro en nacia politiko li revenis al la provinca politiko de Asamo. Tio okazis ĝis la Ĉefministro de Barato, Indira Gandhi, vokis lin aliĝi al sia unua kabineto en januaro 1966. Kiel parto de lia laboro en la registaro, li laboris por plibonigi edukon, industrion kaj agrikulturon.

Fakhruddin estis nomumita Prezidento de Barato en 1974, la dua islamana prezidanto post Zakir Husain. Laŭ la peto de ĉefministro Gandhi, Fakhruddin deklaris krizostato en la lando kiu daŭris pli ol jaron kaj duonon pro "interna tumulto" (vidu la krizostato en Barato). Tio ŝuldiĝis al serio de krizoj, kiel ekzemple la Naftokrizo de 1973 kaj severa sekeca jaro kiuj influis la agrikulturan populacion de Barato. Ĉi tiu krizostato donis pliajn povojn al la barata registaro kaj Pekruddin ricevis superan aŭtoritaton super la Armitaj Fortoj de Barato. Fakhruddin restis prezidanto ĝis sia morto en februaro 1977, pro koratako.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Fakhruddin Ali Ahmed, by M. A. Naidu, 1975
  • Fakhruddin Ali Ahmed, by Attar Chand. Pub. Homeland, 1975.
  • Janak Raj Jai. (2003) “Fakhruddin Ali Ahmed”, Presidents of India, 1950–2003. Daya Books. ISBN 81-87498-65-X.
  • Speeches of President Fakhruddin Ali Ahmed, Publications Division, Ministry of Information and Broadcasting, Govt. of India, 1980.
  • My eleven years with Fakhruddin Ali Ahmed, by F. A. A. Rehmaney. S. Chand, 1979.

Referencoj[redakti | redakti fonton]