Felice Bertoletti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Felice BERTOLETTI (mortis la 18-an de septembro 1986) estis konsilanto de Itala Esperanto-Federacio.

Dum multaj jaroj li estis delegito de UEA kaj aktivis en Milana Esperanto-Klubo dum pli ol 50 jaroj.

Al Esperanto li alproksimiĝis junaĝe kaj tuj li ĝin praktikis en la korespondado kun eksterlandanoj: sperta leter-amiko, li ofte pri tio parolis al la milanaj klubanoj kaj al kurso-vizitantoj por konvinki ĉiujn, ke Esperanto estas ĝusta ilo por malfermi al si la vojon al kontaktoj kun la tuta mondo.

Al li plaĉis rakonti pri la unua sperto, kiel aktoro: dum la Universala Kongreso de 1935 en Romo, li rolis en la komedio de Goldoni Kurioza okazaĵo, kiun esperantigis "Mevo" (pseŭdonimo de Rinaldo Orengo). La reĝisoro estis tiam Julio Baghy.

La dua mondmilito haltigis la agadon de la movado en Milano, sed tuj poste, sin ŝarĝante per la heredaĵo de la pioniroj Paolo Meazzi, Ippolito Piatti, Giovanni Tanzi, Bertoletti fariĝis ĝia motoro. Li komprenis, ke oni bezonas ion novan por progresigi la movadon: profesiulo en la industria mondo, li iniciatis la starigon de "Centro por Esperanto en Komerco, Industrio kaj Turismo" (CEKIT): la celo estis informi pri la industriaj kaj komercaj entreprenoj uzantaj Esperanton kaj helpi la kontaktojn inter ili.

Kiel gvidanto de la Milana Klubo kaj de CEKIT, kiel regula partoprenanto en la kongresoj, li akiris grandan sperton, kiun li metis je dispono de la Itala Esperanto-Federacio, kiam pro pluraj kaŭzoj ties sidejo ne plu povis resti en Torino. La itala esperantistaro decidis, ke la nova sidejo estu CEKIT, en Milano, kaj ke Felice Bertoletti gvidadu la sekretariejon kun la helpo de samideanino Antonietta Gaio.

Kun granda sindediĉo li surprenis la novan taskon, kaj krom tio, li trovis ankaŭ la fortojn por zorgi pri Esperanto-stando ĉe la foiro de Milano kaj por kontribui je la laboro de la Esperanta eldona kooperativo (CoEdEs) organizante la vendadon de la libroj.

Modesta en ĉia okazo, li estis ĉiam preta labori por Esperanto, kiam prezentiĝis la okazo: li estis praktika homo, kiu tamen atentis ĉiujn detalojn. Helpema li estis. Li ne pretendis dankojn nek rekonojn, kiam li donis sian tempon ĉu kiam malavare li elspezis sian monon por la lingvo internacia.

Sed tio, kion li faris, ne estis por li sufiĉa: tro multe li amis Esperanton kaj sian urbon kaj pro tio lia sekreta deziro estis organizi Universalan Kongreson en Milano. Nacian Kongreson organizi en tiu urbo ne estis oportune, ĉar ĝi ne estus havinta grandan propagandan efikon, kaj pro tio li multe agadis por la okazigo de kongreso en San Pellegrino. Post la kongreso li firme kredis, ke oni devas konvinki la italan esperantistaron kaj Universalan Esperanto-Asocion, ke Milano indas esti sidejo por kunvenigi oficiale la tutmondan samideanaron.

Li estis tia homo, ke li neniam serĉis honoron, sed eventuale laboron kroman [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Minnaja, Nicola 1987: Esperanto, 4/1987