Feo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri magia Eŭropa popolo. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la artikolon FEO.
Feo

Feoj kaj feinoj estas magia malgranda popolo de Eŭropaj fabeloj. Feo ordinare havas insektajn flugilojn.

Feo en literaturo

Feoj estas en Shakespeare, "Somermeznokta sonĝo." En tiu ĉi verko, la reĝino de la feoj estas Titania, kaj la reĝo estas Oberon.

En la Oz-libroj (verkis Frank Baum) aperas ankaŭ feoj. La lando Oz situas apud la lando Feejo.

Feo en vortaroj

En la Fundamento de Esperanto troviĝas la vorto fe'in'o kun la tradukoj fée (fr), fairy (en), Fee (de), фея (ru), wieszczka (pl). PIV2 donas por feo sufiĉe ĝeneralan difinon: "fabela estaĵo de malsupera rango, dotita per supernaturaj povoj". La zamenhofa esprimo "akvofeo" montras, ke Zamenhof uzis la radikon en sufiĉe vasta senco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj