Fitosanitaraj produktoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Fitosanitara produkto, plantprotektilo, plantprotekta preparaĵoplantprotektanco estas produkto uzata por flegi kaj antaŭeviti malsanojn de la vegetalaj organismoj.

Temas pri aktiva substanco aŭ asocio de pluraj kemiaj substancoj aŭ mikroorganismoj, kunligilo kaj eble solvilo eventuale kunigita de adjuvantoj aŭ de aktiva surfacagento.

Fitosanitaraj produktoj apartenas al la familio de pesticidoj, kiuj mem apartenas al la familio de ekocidoj.

La esprimo « fitosanitara produkto » estas ofte uzata en senco proksima al fitofarmacia produkto, difinita en la eŭropunia regularo, aŭ al kontraŭparazita produkto kontraŭ la malamikoj de la kultivoj difinita de la franca regularo, aŭ ankaŭ al pesticido.

La aktivaj substancoj estas mineralaj (ekz.: kupra sulfato) aŭ organikaj (ekz.: karbamatoj).

Ilia origino estas natura (ekz.: Bt), aŭ el la sinteza kemio (ekz.: glifosato).

En tiu okazo, povas temi pri reproduktado fare de la kemia industrio de molekuloj nature ekocidaj izolitaj en la naturo (ekz.: la sintezaj piretrinoj, inspiritaj de molekuloj produktataj de plantoj de la familio de krizantemoj kaj prezentantaj akaricidajn, paraziticidajn, helmiticidajn kaj precipe insekticidajn virtojn).

Fitosanitara produkto celas ŝirmi la kultivatajn vegetalajn speciojn (inkluzive de arboj), plibonigi la rendimentojn.

Ĝi agas mortigante aŭ forpelante iliajn patogenojn (bestoj, vegetaloj, bakterioj, virusoj...), parazitojn, konkurencajn plantojn (vegetaloj aŭ partoj de vegetaloj konsiderataj nedezirindaj), aŭ konsumantajn bestojn, kiujn oni nomas ruinigantoj aŭ kelkfoje malutilaj organismoj,

Ĝi estas aprobita kaj permesita por unu aŭ pluraj uzoj, kiuj povas varii laŭ la sezonoj aŭ la landoj.

Ĝi estas uzata ankaŭ por la kontrolo de vivantaj organismoj ne dezirataj sur nekultivataj surfacoj. Tiukaze, la vorto "fitosanitara" ne ŝajnas adekvata. Tiam oni povas preferi la vorton pesticido).

Ĝi povas limigi la kreskon de iuj vegetaloj (inhibiciantoj de kresko aŭ mallongigiloj de tigoj ebligas malpli oftan prizorgon aŭ limigon de la kuŝiĝo),

Fine, ĝi povas certigi pli bonan konservadon de la semoj kaj de la fruktoj.

Fitosanitaraj kategorioj[redakti | redakti fonton]

Distingeblas:

La termino fitosanitara ekskluzivigas la nutrajn substancojn kiaj sterkojoligoelementoj, krom kiam temas pri miksaĵo de sterko kaj de fitosanitara produkto.

Konsisto de pesticido[redakti | redakti fonton]

Pesticido konsistas el aro da molekuloj inter kiuj :

  1. unu (aŭ pluraj) aktiva materialo, al kiu ŝuldiĝas, entute aŭ parte, la toksa efiko.
  2. unu diluilo, kiu esta solida materialo aŭ likvaĵo (solvilo) enigita en preparaĵo kaj destinita redukti la koncentriĝon de la aktiva materialo. Plej ofte ili estas vegetalaj oleoj kaze de likvaĵoj, de argilo aŭ de talko kaze de solidaĵoj. En tiu lasta kazo, la diluilo estas nomata ŝarĝo.
  3. adjuvantoj, kiuj estas substancoj sen biologia agado, sed kapablaj modifi la kvalitojn de la pesticido kaj faciligi ties uzon.

En la mondo ekzistas proksimume 100,000 produktoj permesitaj por vendo, konsistantaj el 800 malsamaj aktivaj materialoj. 15 ĝis 20 novaj aktivaj materialoj aldoniĝas ĉiujare.

La proprecoj de pesticido venas precipe de la strukturo de ties aktiva materialo. Tiu ĉi konsistas el 3 partoj (tiu partigo estas artefarita, fakte neniu parto povas esti apartigita):

  • aktiva strukturo, kiu plenumas la pesticidan povon,
  • kemiaj funkcioj, kiuj certigas la pli- malplian solveblecon en akvon,
  • parto subtenanta la du aliajn, certiganta la solveblecon en oleon.

Tiu nocio de solvebleco estas grava ĉar estas tiu interagemo de pesticido kun akvo aŭ grasaj korpoj, kiu ebligos ĝian eniĝon en la celatan organismon.

La aliaj komponantoj : la formulado de pesticido[redakti | redakti fonton]

La formulado de pesticido celas prezenti la aktivan materialon laŭ formo ebliganta ties aplikon, aldonante substancojn por plibonigi kaj faciligi ĝian efikon, jen la rolo de la adjuvantoj. Inter ili estas aktivaj surfacagentoj, adheriloj, emulsiigiloj, stabiligiloj, kontraŭŝvitiloj, koloriloj, forpeliloj, vomigiloj kaj kelkfoje antidotoj.

La formulado de pesticido devas respondi al 3 ĉefaj celoj :

  • certigi maksimuman efikecon de la aktiva materialo : la aktiva materialo devas aliri en la plej bonaj kondiĉoj al la biokemia celo, t.e. atingi ĝin kiel eble plej rapide kun minimuma perdo. Tiel oni limigas ĝian disiĝon en la ĉirkaŭon (ekologia kosto) kaj la necesan dozon por hektaro (ekonomia kosto). Tial, oni plibonigas la kontakton kun la celata organismo per aldono de malsekigilo. La malsekigiloj estas substancoj, kies ĉeesto plibonigas la etendiĝon de la pesticido sur la traktata surfaco. Ili malpligrandigas la kontaktangulon de la gutetoj kun la vegetala (aŭ besta) portanto, kun du konsekvencoj : pli bona adhero kaj pli granda kontaktosurfaco. Por la trasukaj produktoj, on serĉas kiel plialtigi la rapidon kaj la enirajn ekvilibrojn same kiel la transporto de la produktoj en la planto.

Ankaŭ la formulado povas plibonigi la biologian efikecon de la aktiva molekulo per sinergiaj efektoj, aldonaĵoj, kiuj prokrastas ĝian difektiĝon, plilongigante tiel ĝian agdaŭron. Male, iuj aldonaĵoj povas akceli ĝian forigon por la ŝirmotaj plantoj aŭ en la grundo.

  • limigi la toksajn riskojn por la uzanto : serĉante minimuman toksecon per kontakto kaj enspiro, antaŭevitante la akcidentajn englutojn per aldono de kolorilo, de forpelilo, de antidoto aŭ de vomigilo (ekz.: la paraquat en Japanio estas blua kaj enhavas vomigilon). Kaze de likvaĵoj, la malplej toksaj solviloj estas elektitaj . Ju pli toksa estas la aktiva materialo des pli forta estas la diluo.
  • pliprofitigi la aktivan materialon : la solvilo uzata de la uzanto estas ĝenerale malmulte kosta kaj facile havebla. La aldonaĵoj certigas bonan konservadon kaj evitas korodon de la disŝutaj maŝinoj.

Internacia kodo kun du majusklaj literoj, lokita post la komerca nomo indikas la formuladtipon. La ĉefaj formuladtipoj estas la sekvantaj :

La solidaj prezentiĝoj :

  • La malsekigeblaj pulvoroj (WP) : la aktiva materialo estas fajne pistita (solida) aŭ fiksita (likva) sur sorba aŭ poreca (silico) subtenanto. Aktivaj surfacagentoj (dodécylbenzène, lignosulfonate de Ca, Al aŭ Na) kaj diluaj ŝarĝoj (kaolino, talko, kreto, aluminia kaj magnezia siliciatoj aŭ karbonato de Ca) estas aldonitaj same kiel kontraŭrefalaj, antistatikaj aŭ kontraŭmuskaj agentoj. Stabiligiloj (kontraŭ-oksigenaj kaj pH-a bufro) estas enigitaj por akordigi ilin kun aliaj preparaĵoj. Tiuj pulvoroj devas esti disigitaj en la akvon ĝuste antaŭ ilia uzo.
  • La disigotaj granuloj (WG) : granuloj faritaj per aglomero de malmulta akvo kun aktiva materialo, ŝarĝo, ligaj kaj disigaj agentoj, sekvata de sekigo. Tiuj pulvoroj devas esti disigitaj en akvon je la uztempo.
  • La mikrogranuloj (MG) : samaj al la WG sed je grandeco pli eta (0,1 à 0,6 mm).

La likvaj prezentiĝoj :

  • La solveblaj koncentraĵoj (SL): tio estas solvaĵo de aktiva materialo diluota en akvon, aldonita de aktivaj surfacagentoj.
  • La koncentritaj enpendaĵoj (SC) : la solidaj aktivaj materialoj, nesolveblaj en akco estas tenataj pende koncentritaj en la akvo, en ĉeesto de malsekigiloj, de disigiloj, de dikigiloj (bentonito, silico) au de kontraŭrefala agento, de kontraŭfrostilo (glikola etileno, ureo) de kontraŭŝaŭmilo kaj kelkfoje de baktericidoj (metanalo aŭ formolo). Tiuj preparaĵoj estas diluataj en akvon je la uztempo.
  • La emulsiigeblaj koncentraĵoj (EC) : la aktivaj materialoj estas metataj laŭ koncentrita solvaĵo en organika solvilo kaj aldonita per emulsiigiloj respondaj por stabiligi la rezultajn emulsiojn je la uztempo per diluo en akvon.
  • Lakoncentritaj emulsioj (EW) : la aktiva materialo estas solvita en organika solvilo. La solvaĵo aldonita per emulsiigaj agentoj estas disigita en malgranda akvokvanto. Tiu preparaĵo estas malpli toksa kaj malpli flamiĝema ol la emulsiigeblaj koncentraĵoj.

Tokseco de fitosanitaraj produktoj[redakti | redakti fonton]

Uzo de la herbicido Lasso® de la firmao Monsanto

Ekzistas pluraj tipoj de fitosanitaraj produktoj, iuj estas sintezaj kemiaj produktoj, aliaj estas naturaj (mikroorganismoj, makroorganismoj, feromonoj, naturaj substancoj). La unuaj estas ĝenerale aparte elpensitaj por mortigi la organismojn, kiuj konkuras kun la kultivataj plantoj aŭ malutilas al ilia kresko aŭ al ilia reproduktado (muskoj, fungoj, bakterioj, konkuraj vegetaloj, insektoj, ronĝuloj, akaroj, moluskoj, vermoj, nematodoj, virusoj, ktp.). La duaj agas ĝenerale malsame: per konkuro, per predado, per mimetismo, per stimulado de naturaj defendoj, ...

Ĝenerale, la unuaj estas toksaj por la tuta aŭ parto de la ĉirkaxuo, kun efekto pli malpli vasta kaj restanta laŭkaze. La duaj estas ĝenerale nedanĝeraj por la ĉirkaŭo.

La produktoj juĝitaj kiel la plej danĝeraj estas etikeditaj tiaj.

Uzatentigoj[redakti | redakti fonton]

Transporto, preparado kaj apliko de fitosanitaraj produktoj ofte prezentas riskojn por la uzanto, se tiu ne obeas iujn regulojn kaj antaŭzorgojn. Necesas :

  • preni la konon de la toksaj riskoj kaj de la antaŭgardaj konsiloj skribitaj sur la etikedo,
  • ŝirmi al si la manojn, la vizaĝon, surmeti maskon ne paperan sed kartoĉan kaj kombineon, se rekomendita kaj/aŭ se la ĉirkaŭo aŭ la propra alergia sentiveco tion postulas, ĉiam lavi al si la manojn kaj la vizaĝon post uzo,
  • eviti trinki, manĝi aŭ fumi kaj resti trankvila dum la apliko (risko de englutado, de inflamo, aŭ de grandigita enspiro),
  • obei la dozojn, kaj la uzon por kiu la produkto estis aprobita,
  • eviti miksi la produktojn,
  • eviti ŝanĝi la pakaĵon de la produktoj,
  • uzi adekvatan kaj ĝuste regulitan ŝprucigilon,
  • obei la kondiĉojn kaj limigojn de uzo skribitajn sur la etikedo (ekz.: ne ŝprucigi kiam ventas aŭ kiam la aero estas tro seka),
  • ĉesigi la aplikon, foriri for de la produkto kaj peti konsilojn de kuracisto kaze de alergiaj aperoj, precipe spiraj.

Fitosanitaraj produktoj povas damaĝi la manipulanton kaj la ĉirkaŭon. Jen manieroj por limigi la riskojn :

  • forigi neutilajn aplikojn (la antaŭgardaj prilaboroj, kiuj favoras la aperon de rezistado al la produkto),
  • raciigi la aplikojn laŭ la cikloj de la disvolviĝo kaj la niveloj de parazitinfesto (respekto de la utilaj insektoj). Por tio, oni povas profiti de la agrikulturaj atentigoj, kiam ili ekzistas,
  • atenti pri la klimataj kondiĉoj (perdo pro drivo kaze de vento aŭ pro diseriĝo kiam la aero estas tro seka, perdo pro lesivado kaze de pluvo...),
  • obei la aplikajn konsilojn (aplikperiodo, dozoj, tempodaŭro antaŭ rikolto...),
  • eviti apliki proksime de akvopunktoj, fosaĵoj kaj humidaj surfacoj por eviti la poluon de la akvotavoloj,
  • ne apliki dum la florado (protekto de la abeloj kaj aliaj insektoj polenistoj, vidu la "Gaucho".
  • engrundigi la antaŭvolvitajn aŭ traktitajn semojn (limigo de la venenaj riskoj por la sovaĝaj birdoj kaj bestoj),
  • porti la uzitajn pakaĵojn kaj la produktaj restaĵoj al aprobita rubejo, zorgante pri neniigo limiganta la riskojn por la ĉirkaŭo (ĝenerale temas pri cindrigo en specialaj ejoj) por limigi la neleĝajn rubejojn aŭ la infekton de la dungitaro au de la ĉirkaŭo dum la laŭspecigo de la ruboj).

Kvantoj[redakti | redakti fonton]

Post atingo de 120 000 t kaj poste 100 000 t, Francio konsumus nun ĉirkaŭ 76 000 t da fitosanitaraj produktoj, kio lokigas ĝin je la tria rango de la mondaj uzantoj post Usono en absoluta kvanto. Se kalkulita laŭ la kultivata hektaro (5kg/ha/jare) sen la herbejoj, Francio estus je la kvara rango en Eŭropo (laŭ la raporto de INRA "pesticidoj, agrikulturo kaj ĉirkaŭo, surbaze de la nombroj donitaj de la fabrikistoj, kiuj ne enkalkulas la uzon de eventualaj stokoj de la antaŭaj jaroj).

Aprobo[redakti | redakti fonton]

La fitosanitara produkto estas ĝenerale alĝustigita de la agro-farmaciaj firmaoj.

En plej multaj landoj, ĝia surmerkatigo kaj uzo estas submetendaj al antaŭa permeso (la aprobo aŭ la permeso de surmerkatigo de la kompetenta nacia aŭtoritato (en Francio ANSES, kaj en Belgio la Comité d'agréation).

Por esti aprobita, produkto devas trairi diversajn testojn por montri ĝian sendanĝerecon (malesto de tokseco) por :


Fitosanitaraj produktoj forigitaj de la merkato kaj disputoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la aproba procezo estas longa kaj kompleksa, iuj antaŭe permesitaj produktoj estas nun malpermesitaj pro ilia danĝereco poste pruvita (restanta akvopoluo, apero de rezisto de stamoj, longtempa metabola influo...)

En Francio, de antaŭ kelkaj jaroj, multaj fitosanitaraj produktoj ĝis tiam permesitaj (kaj do konsideritaj efikaj kaj sen neakceptebla risko) estis malpermesitaj por surmerkatigo kaj uzo. Tiuj produktoj estas nomataj « Produits Phytosanitaires Non Utilisables » (PPNU).

La uzo de fitosanitaraj produktoj malpermesitaj de surmerkatigo estas malpermesita kaj submetata al kontrolo. La artikolo L.253-17 de kampara kodo antaŭvidas punojn, kiuj povas atingi 30 000 eŭrojn kaj ses monatojn da mallibereco.

La ekzemplo de atrazino[redakti | redakti fonton]

Bona ekzemplo de klasifika ŝanĝo estas tiu de atrazino, amase uzita en Francio kaj en multaj aliaj landoj kiel ege efika herbicido por la senherbigo de maizo. Atrazino (kiel la tuta familio de la triazinoj estas nun agnoskita kiel la kaŭzo de la ĉefaj poluoj de la subteraj akvotavoloj kaj de la surfacaj akvoj, kiuj estas poluitaj je 50% en Francio (kompare al la normoj dekretitaj por triazinoj). Por ekzemplo, en Bretonio, kiel en la okcidenta sudo kaj en pariza regiono, oftas trovi en la specimenoj de trinkebla akvo, kvantojn da triazino dekoble pli altajn ol la permesita sojlo de 0,1 mikrogramo en litro

Gaucho[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo tre debatita komence de la 21-a jarcento estas Gaucho, akuzita de la abelistoj kiel la kaŭzo de grava malpliiĝo de iuj insektaj populacioj (abelo). Vidi la artikolon pri Gaucho por pliaj informoj.

Diklor-difenil-trikloretano (DDT)[redakti | redakti fonton]

Kvankam delonge malpermesita en la okcidentaj landoj, oni trovas ankoraŭ ĝiajn spurojn en la besta graso, sed ankaŭ en niaj nutraĵoj. Tamen la monda sanorganizo opinias ke la Diklor-difenil-trikloretano (DDT) estas nemalhavebla por la batalo kontraŭ moskitoj, trafikantoj de malario, kaj plu konsilas ĝian uzon, nur interne de la domoj. [1].

Normoj kaj kvalito[redakti | redakti fonton]

La produktoj, kiuj vendiĝas komence de la 21-a jarcento, estas opiniataj malpli persistaj ol siaj antaŭuloj, sed ili ofte estas multe pli aktivaj je dozoj kelkfoje multe pli etaj (0,6 mg de aktiva materialo/kv.m por sulfonilureo uzata por la senherbigo de tritiko). Estas same por multaj ekocidoj.

En Eŭropo, la kvalito de la akvo destinita al la homa konsumado permesas maksimuman koncentriĝon de fitosanitaraj produktoj (insekticidoj, fungicidoj, herbicidoj) de 0,1 mikrogramo/l por ĉiu substanco aŭ de 0,5 mikrogramo/l por ĉiuj substancoj kune (eŭropa direktivo 80/778/CEE, dekreto de la 3-a de Januaro 1989).

La diversaj rezistaj manieroj[redakti | redakti fonton]

La rezistado per mutacio de celo[redakti | redakti fonton]

Kaze de celomutacio, natura anomalio modifis la genetikan kodon de la enzimo celita de la herbicido. Tiu lasta ne plu efikas al la planto. Ĉiuj herbicidoj, kiuj sammaniere agas estas tiam koncernataj kaj tio kondukas al submeto de la plantoj al ekstremaj dozoj. Por tiu rezista tipo, la rezista nivelo estas tre alta (esprimata per la divido R/S) kaj povas atingi 1000. Tio signifas, ke la dozo de herbicido necesa por detrui rezistan planton estas 1000-oble supera al la dozo, kiu detruas sentivan planton.

Rezistado per sentoksiĝo[redakti | redakti fonton]

En tiu rezista formo, la aktiva materialo povas efiki al la celo (enzimo) sed ĝi malfacile atingas ĝin. Aŭ ĝi estas tre malbone transportata al la celo (malplifacile trairebla ĉelo), aŭ difektita per enzimoj de la planto. Tiu lasta estas ankoraŭ sentiva al la herbicido sed je dozoj tre plialtaj ol la normalaj, kiuj povas atingi kvin ĝis cent oblojn de la kutima dozo. Per kutimaj dozoj, la kresko de la trudherbo estas nur malplirapidigita.

Nekonataj mekanismoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas mekanismoj ankoraŭ nekonataj nun. Iuj plantoj fariĝis rezistaj sed neniu sukcesis klarigi kial ili kapablas rezisti, cetere, pruviĝis ke iuj plantoj kapablas aktivigi plurajn rezistajn mekanismojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]