Flavgorĝa vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavgorĝa vireo
Flavgorĝa vireo
Flavgorĝa vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. flavifrons'
Vireo flavifrons
(Vieillot, 1808)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavgorĝa vireo, Vireo flavifrons, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Ĝi estas kantobirdo de Ameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas ĉefe olivecaj en kapo kaj supraj partoj kun tre flavaj gorĝo (kio nomigas la specion) kaj brusto tre klare separataj horizontale de tre blanka ventro; ili havas malhelajn okulojn kun flavaj "okulvitroj", tio estas larĝaj okulringoj kunigitaj per tre klare merkata flava bridostrio al bekobazo super grizeca bridostrieto. Vosto kaj flugiloj estas malhelaj kun du blankaj flugilstrioj. Ili havas blugrizajn krurojn kaj fortikan kaj iom dikan bekon.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La reprodukta habitato estas malferma decidua arbaro de plej suda orienta Kanado kaj orienta Usono. Tiuj birdoj migras al plej suda Usono, Meksiko kaj Centrameriko ĝis nordaj Kolombio kaj Venezuelo. Ili estas tre raraj vagantoj al okcidenta Eŭropo. Estas unu konstatita vidaĵo el Britio en Valo Kenidjack Kornvalo el la 20a al la 27a de septembro 1990. Estas ankaŭ informoj pri vidaĵo el Germanio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ii manĝas insektojn alte en arboj. Ili manĝas ankaŭ berojn, ĉefe antaŭ migrado kaj vintre kiam ili manĝas fruktojn de Gumbo-limbo (Bursera simaruba el familio de Burseracoj).[1] Ili faras dikan tasforman neston ligitan al forko en arbobranĉo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foster (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51004, Vireo flavifrons, 9a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Foster, Mercedes S. (2007): The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico. Bird Conservation International 17(1): 45-61. COI:10.1017/S0959270906000554 PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]