Flugo 9525 de Germanwings

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flugo 9525 de Germanwings
La kraŝonta aviadilo en 2014


La kraŝonta aviadilo en 2014

Ĝenerala informo
Dato  24-a de marto 2015
Loko  Prads-Haute-Bléone (Alpes-de-Haute-Provence, Francio)
Geografia situo 44° 14′ 2″ N, 6° 24′ 25″ O44.2346.407Koordinatoj: 44° 14′ 2″ N, 6° 24′ 25″ O
Punkto de elflugo  Barcelono
Punkto de alflugo  Duseldorfo
Pereintoj  150 (ĉiuj)
Aviadilo
 Tipo  Airbus A320
Flugkompanio  Germanwings
Pasaĝeroj  144
Aviadilanoj  6
Postvivintoj  0
v  d  r
Information icon.svg

La flugo 9525 de Germanwings estas regula internacia flugo de la germana flugkompanio Germanwings, kiu iris de Barcelono al Duseldorfo. La 24-an de marto 2015, la aviadilo Airbus A320 kraŝis en francaj Alpoj kun 144 pasaĝeroj kaj 6 skipanoj[1].

La aviadilo[redakti | redakti fonton]

La aviadilo estis de la tipo Airbus A320-200; ĝi estis matrikulita kiel D-AIPX kaj havis la serian numeron 147. Ĝia unua flugo okazis la 29-an de novembro 1990. La unua posedanto Lufthansa ricevis ĝin la 5-an de februaro 1991.

En 2003 ĝi estis transdonita al Germanwings; inter 2004 kaj la 31-a de januaro 2014 ĝi denove servis al Lufthansa.

La flugo[redakti | redakti fonton]

La vojo de la aviadilo

La flugo 9525 ekiris de Barcelono je la 10:01 laŭ la loka tempo (09:01 UTC) kaj atingis la regulan flugalton de 38 000 futoj (11 600 m) ĉirkaŭ 10:27. Nur unu minuton poste ĝi komencis malsupreniĝi sen evidenta kialo, perdante proksimume mil metrojn en ĉiu minuto. Ĝi tamen sekvis precize la planitan vojon.

Provoj de francaj aviad-registoj kontakti la stiristojn estis vanaj. Je la 10:47 la aviadilo trafis monton en la franca departemento Alpes-de-Haute-Provence, inter Digne-les-Bains kaj Barcelonnette, kaj komplete detruiĝis. Ĉiuj 150 homoj (144 pasaĝeroj kaj 6 aviadilanoj) mortis.

La viktimoj[redakti | redakti fonton]

Nacieco Pasaĝeroj Aviadilanoj Tute
Flago-de-Germanio.svg Germanio 66 6 72
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 51[2] 51
Flago-de-Britio.svg Britio 3 3
Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio 3 3
Flago-de-Meksiko.svg Meksiko 3 3
Flago-de-Usono.svg Usono 3 3
Flago-de-Argentino.svg Argentino 2[3] 2
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio 2[1] 2
Flago-de-Irano.svg Irano 2 2
Flago-de-Japanio.svg Japanio 2 2
Flago-de-Kolombio.svg Kolombio 2[4] 2
Flago-de-Maroko.svg Maroko 2[5] 2
Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo 2 2
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 1[6] 1
Flag of Chile.svg Ĉilio 1 1
Flago-de-Danio.svg Danio 1[7] 1
Flago-de-Israelo.svg Israelo 1[8] 1
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 1[9] 1
Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo 1 1
Flago-de-Pollando.svg Pollando 1 1
Flago-de-Turkio.svg Turkio 1[10] 1
Ĉiuj 144 6 150
Pro pluroblaj ŝtatanecoj la sumo estas pli granda ol 150.

Inter la germanaj viktimoj troviĝis operkantistoj Maria Radner kaj Oleg Bryjak revenantaj el spektakloj de Siegfried de Richard Wagner en la Gran Teatre del Liceu en Barcelono, Hispanio.[11]

La altoj de la flugo, laŭ FlightRadar24

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Jam je la tago de la akcidento estis trovita la stireja son-registrilo, kies analizo konkludigis, ke je la tempo de la akcidento la kapitano estis ekster la stirejo. Kune kun la analizo de radaraj registraĵoj kaj aŭtomate dissenditaj radio-signaloj prezentiĝis jena sinsekvo de eventoj:

  • Ekirinte je 10:01 (UTC) la aviadilo atingis sian laŭplanan vojaĝan altitudon je 10:26.
  • La kapitano transdonis al la vic-stiristo la regadon kaj eliris. La viculo restis sola; laŭ la normala proceduro la pordo estis malfermebla nur de interne.
  • Revenante al la stireja pordo la kapitano ne povis eniri, ĉar la viculo rifuzis malfermi. La kapitano supozeble aplikis kodnumeron, kiu normale malfermus la pordon, sed ĝi ne efikis. La sola ebla klarigo estas, ke la viculo aktive blokis la malfermadon.
  • Je 10:32 la celata altitudo de la aviadilo estis ŝanĝita de 38.000 futoj unue al 13.000 kaj tuj poste al 96 futoj. Tion povis fari nur la vic-stiristo. Ĉar je tiu tempo la aviadilo estis super firma, monteca tero, tio estis ordono kraŝigi la aviadilon.
  • La aviadilo laŭkomande malsupreniris kun vertikala rapido de ĉirkaŭ 1.000 metroj per minuto. Ĉar ĝi ne antaŭe petis permeson je tio, la francaj aviad-direktistoj alarmis la aer-armeon, kiu sendis aviadilon de tipo Mirage 2000. Ĝi tamen ne povis atingi la Airbus-maŝinon antaŭ la kraŝo.

El ĉi ĉio oni konkludis, ke la vic-stiristo intence kaŭzis la kraŝon. Polica serĉado de lia loĝejo rezultigis trovon de kuracista konfirmo, ke li estis tiutage ne laborkapabla. Tiun fakton li tamen kaŝis.

Nur je la 2-a de aprilo, naŭ tagojn post la kraŝo, franca ĝendarmino trovis la flugdatenan registrilon, kiu penetris dudek centimetrojn en la grundon. Ĝiaj indikoj konfirmis la ĝistiamajn konkludojn.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]