Fortunio Liceti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortunjo Liĉeti
(1575-1657)
Itala kuracisto, sciencisto kaj filozofo.
Itala kuracisto, sciencisto kaj filozofo.
Persona informo
Naskiĝo 3-a de Oktobro 1577
en Rapallo, apud Ĝenovo, Italio
Morto 16-a de junio 1657
en Padovo, Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Bolonjo
Universitato de Pizo
Profesio
Alia nomo Conradus van Roel vd
Okupo kuracistofilozofo • akademiulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fortunjo Liĉeti (1575-1657) estis itala kuracisto kaj filozofo, oponanto de Marsilio Fiĉino, profesoro pri medicino en la Universitato de Padovo, fidela sekvanto de la ideoj de Aristotelo, kaj kredanto pri la ĝenerala opinio rilate al la spontanea generado de la vivaj estuloj.[1][2] Lia patrino nomiĝis Maria Fini.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li antaŭtempe naskiĝis kaj lia vivo estis savita de sia patro, Giuseppe Liĉeti, kiu estis doktoro, kaj kreis improvizitan inkubatoron. Laŭ liaj raportoj, li estis iom pli granda ol manplato.[3] La rezulto estas ke Liĉeti iĝis talentoplena homo kiu vivis ĝis 80-jaraĝo kaj ĉiam estis bonsana, aŭtoro de dekoj da verkoj pri filozofio kaj medicino.

Liĉeti studis kun sia patro inter 1595 kaj 1599, post tio li translokiĝis al la Universitato de Bolonjo, kie li studis filozofion kaj medicinon. Tie li estis orientita de du instruistoj, Giovanni Costeo (1528-1603) kaj Federico Pendasio (1525-1603), du homoj kiuj Liĉeti profunde respektis tiel ke li nomis sian unuan infanon kiel Giovanni Federiko Liĉeti omaĝe al ili.

"De centro et circumferentia"
verko eldonita en 1640.

En oktobro 1599, lia patro ekmalsaniĝis kaj Liĉeti reiris al Ĝenovo, kie lia patro estis praktikanta medicinon. En la 23-a de marto 1600, Liĉeti ricevis sian doktoriĝan diplomon pri filozofio kaj medicino. En la 5-a de novembro de tiu sama jaro Liĉeti okupis katedron kiel leganto (profesoro) pri logiko en la Universitato de Pizo. En 1605, li estis premiita per nova posteno kiel profesoro pri filozofio. En la 25-a de aŭgusto 1609, li iĝis profesoro pri filozofio en la Universitato de Padovo.

En 1619, Liĉeti elektiĝis al la Akademio de la Rekuperitoj, pli malfrue konata kiel "Galileja Akademio pri sciencoj, beletroj kaj artoj", fondita en 1599. Al li estis neita promocio kiam liaj pli maljunaj kolegoj mortis, kaj en 1631 kaj en 1637, tiamaniere ke Liĉeti translokiĝis al la Universitato de Bolonjo ekde 1637 ĝis 1645 kie li instruis filozofion. En la 28-a de septembro 1645, la Universitato de Padovo ree invitis lin por iĝi profesoro pri teoria medicino, la plej prestiĝa katedro pri medicino, kaj li akceptis.

Li konservis tiun postenon ĝis sia morto. Dum sia tuta vivo, Liĉeti restis filozofie ligita al la Aristotelaj principoj, kvankam kelkaj nuntempaj historiistoj, tia kia Giuseppe Ongaro (1927-2011), asertas ke li ne estis rigida dogmulo. Liĉeti mortis en la 17-a de majo 1657 kaj li estis sepultita en la preĝejo de Sankta Agosteno, en Padovo. La preĝejo estis pli malfrue detruita, sed lia tombo-markilo enskribita kun lia epitafo, kaj komponita de Liĉeti mem, estis savita kaj nune sidas en la Civita Muzeo de la urbo.

Liĉeti kaj Galilejo estis kolegoj en la Universitato de Padovo dum preskaŭ unu jaro, fakte kiam Liĉeti komencis tie labori. Galilejo helpis lin per pruntedonado de kelka monkvanto. La du amikoj pluigis ilian interrilaton post kiam Galilejo forlasis Padovon kaj el la periodo inter la 22-a de oktobro 1610 ĝis la 20-a de julio 1641, tridektri leteroj el Liĉeti al Galilejo konserviĝas, kune kun dekdu el Galilejo al Liĉeti. Cetere, tiuj leteroj estus perditaj se Liĉeti ne estus metinta ilin en siajn publikigitajn verkojn.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]