Funebra entombigo de Lech Kaczyński kaj Maria Kaczyńska

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Funebra entombigo de Lech Kaczyński kaj Maria Kaczyńska, pola prezidenta paro, okazis en la tagoj 17–18 de aprilo 2010. De la 10-a ĝis la 18-a de aprilo en Pollando estis nacia funebro, enkondukita post aviadila katastrofo en Smolensk. Ĉiuj 96 personoj enestantaj en la aviadilo mortis.

Cirkonstancoj de la morto[redakti | redakti fonton]

Lech Kaczyński kun la edzino Maria Kaczyńska mortis sabate la 10-an de aprilo 2010 rezulte de katastrofo de armea transporta aviadilo Tu-154M n-ro 101 en Smolensk. Ĉirkaŭ la horo 8:41 de la pola tempo la registara aviadilo fluganta kun prezidento kaj pola delegitaro al Katin por partopreni la celebradon de la 70-a datreveno de soveta krimo en Katin rompiĝis en la ĉirkaŭajo de la armea aviadilejo Smolensk-Severnij. Neniu travivis.

Funebraj ceremonioj[redakti | redakti fonton]

Varsovio

Funebraj ceremonioj en Varsovio komenciĝis la 17-an de aprilo. Je la 17:30 ĉerkoj de Lech Kaczyński kaj Maria Kaczyńska estis forveturigitaj de la Prezidenta Palaco kaj kun funebrantaro iris al la ĉefkatedrala baziliko je la nomo de Sankta Johano Baptisto, kie oni celebris meson gvidatan de ĉefepiskopo Kazimierz Nycz, kaj predikon diris primaso de Pollando ĉefepiskopo Henryk Muszyński. Post la diservo ĉe la tomboj okazis dumnokta preĝado.

Je la 7:00 horo la 18-an de aprilo la ĉerkoj estis transportitaj de la katedralo al la Chopin-aviadilejo. Post ceremonio de la adiaŭo ekflugis al Krakovo-Balice.

Krakovo

De aviadilejo Balice funebrantaro trairis laŭ krakovaj stratoj ĝis la Ĉefa Foirplaco. Je la 14:00 en la Mariacka baziliko komenciĝis funebra meso kun partopreno de la familio, ŝtataj oficistoj kaj eksterlandaj delegitaroj (sume pli ol 700 personoj). Ĉirkaŭ la preĝejo kaj aliloke kolektiĝis pli ol 150 mil de funebrantoj. La solenaĵo estis disaŭdigata de polaj kaj eksterlandaj radio- kaj televidstacioj.

La diservon gvidis kardinalo Stanisław Dziwisz. Apostola nuncio en Pollando ĉefepiskopo Józef Kowalczyk legis specialan leteron de kardinalo Angelo Sodano (kiu ne povis alveni pro neatenditaj malfacilaĵoj en aertrafiko pro vulkana erupcio). Post la meso okazis koncerto de Metamorfozoj laŭ Richard Strauss plenume de Berliner Philharmoniker.

Post la sankta meso la ĉerkoj estis metitaj sur la kanonaj afustoj. Kolektita homamaso spontane ekkantis la nacian himnon Mazurek Dąbrowskiego. Kelkcentnombra funebra sekvantaro iris malantaŭ la ĉerkoj. Al ĝi aliĝis lastmomente alveninta de Romo prezidento de Kartvelio Miĥeil Saakaŝvili (lia edzino Sandra Roelofs atingis Krakovon kelkajn horojn pli frue kaj reprezentis la kartvelan ŝtaton dum la enteriga meso en la baziliko).

Kiam la procesio atingis troviĝantan ĉe la piedoj de Vavelo la Krucon de Katin eksonis por duonhoro la sonorilo de Zygmunt. La ĉerkoj estis formetitaj kaj pluportataj de soldatoj ĝis la katedralo. En la vavela katedralo, antaŭ krona altaro de polaj reĝoj sur specialaj katafalkoj estis lokigitaj la ĉerkoj. Poste ili estis forportitaj kaj metitaj en subterejoj de la katedralo en la kripton sub la Turo de Arĝentaj Sonoriloj, najbare al la kripto de marŝalo Józef Piłsudski. Dum enmetado de la korpoj en la tombon okazis 21 kanonaj salvopafoj. La lasta parto de la enterigo havis privatan karakteron kaj ne estis prezentita en amaskomunikiloj. Ĝin partoprenis nur la familio, amikoj kaj la kartvela prezidenta paro.

Tuj post la enterigo ambasadoro de Usono en Pollando Lee A. Feinstein metis sub la Kruco de Katin florkronon de la prezidento Barack Obama kaj de la usona nacio.

La televidan transmision pri la solena funebra entombigo rigardis en Pollando pli ol 13 milionoj da spektantoj.

Kelke da tagoj poste en la kripton oni metis pluan ĉerkon, kun restaĵoj de la pola prezidenta paro, alveturigitan de Rusio.

Londono

En la sama tempo funebraj solenaĵoj de la prezidenta paro okazis sur la Placo Trafalgar en Londono. Ĉirkaŭ 7 mil personoj alvenis. Inter alparolantoj estis i.a. ministro pri eksterlandaj aferoj de Britio David Miliband.

Dublin

Similaj solenaĵoj okazis ankaŭ en Dublin sur la ĉefa strato de la urbo O'Connell Street. Pli ol 5 mil de partoprenantoj alvenis kune kun ĉefaj politikistoj de Irlando.

Ĉikago

Laŭ la stratoj de Ĉikago, konsiderata la plej granda pola diaspora loko en la mondo, iris funebra procesio, kiu sekvis simbolan ĉerkoveturilon kun du ĉevaloj; flanke iris reprezentantoj de polaj organizaĵoj en la vestoj de militfalĉistoj, historiaj uniformoj de pola armeo, montaranaj kostumoj kaj skoltoj portantaj tabulojn kun la nomoj de la viktimoj de tiu ĉi katastrofo. En la marŝo, kiu finiĝis per solena meso en la katedralo de la Plej Sankta Nomo Jesuo, partoprenis ĉ. 5 mil personoj, en tio reprezentantoj de 50 polaj organizaĵoj en Ameriko.

Reprezentantoj de ŝtatoj kaj organizaĵoj

Sian partoprenon en funebraj solenaĵoj komunikis komence (ĝis la 16-a de aprilo 2010) reprezentantoj de 99 ŝtatoj, en tio 70 eksterlandaj delegitaroj flanke de ŝtatestroj, registaroj, prezidantoj de parlamentoj aŭ ministroj kaj 29 ambasadoroj. En la ceremonio en Krakovo devus ĉeesti ankaŭ reprezentantoj de la plej gravaj internaciaj organizaĵoj. Sian alvenon anoncis i.a. monarkoj de Hispanio, Monako, Luksemburgo, Danio, Norvegio kaj Svedio kaj prezidentoj de Usono, Francio, Germanio kaj Rusio.

Unu tagon antaŭ la funebra entombigo, sabate la 17-an de aprilo, la unuaj eksterlandaj delegitaroj komencis rezigni pri siaj vizitoj. Kaŭzo de la rezignado vojaĝi estis fermo de la aertrafiko super plimulto de la eŭropaj ŝtatoj, pro erupcio de islanda vulkano. Eliganta de ĝi vulkana cindro pro fortaj ventoj sud-orientaj transiris super la eŭropan kontinenton kaj kaŭzis malpermeson flugi en pluraj landoj. La 18-an de aprilo 2010, en la tago de enterigo de la prezidenta paro, aera spaco super Pollando estis fermita, kaj en la tuta Eŭropo funkciis nur aviadilejoj en la sudo de la kontinento, en Italio, Grekio kaj Turkio. Rezulte de tio Krakovon sukcesis atingi ĉefe delegitarojn de la najbaraj ŝtatoj, kiuj alveturis per vojoj aŭ pere de helikopteroj. Finfine sukcesis partopreni la funebradon 18 eksterlandaj delegitaroj kaj dekkelkaj ambasadoroj el Varsovio, reprezentantaj ankaŭ ŝtatojn, kies delegitarojn ne povis partopreni la solenaĵojn. Prezidento de Kartvelio, restanta vizite en Usono, flugis tra Portugalio, Italio, Turkio, Bulgario, Rumanio. Aparte vojaĝis lia edzino, kiu 13 horojn veturis per aŭtomobilo.

Prezidento de Ĉeĥio Václav Klaus esprimis sian miron pro malĉeesto dum la funebra entombigo de kelkaj politikistoj, en tio de la Eŭropa Unio.

La 20-an de aprilo florojn sur la tombon de la prezidenta paro metis prezidento de Estonio Toomas Hendrik Ilves kune kun la edzino.

Simbola tombo en la Tombejo Powązki en Varsovio[redakti | redakti fonton]

En 2010 laŭ iniciato de Jarosław Kaczyński en la segmento 92 de la Tombejo Powązki en Varsovio estiĝis simbola tombo de Lech kaj Maria Kaczyńska.