Funebro en Pollando post morto de Johano Paŭlo la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Funebro en Pollando post morto de Johano Paŭlo la 2-a (pole: Żałoba w Polsce po śmierci Jana Pawła II) - malĝojo en Pollando post la morto de Johano Paŭlo la 2-a, la unua pola papo, kiun oni elektis la 16-an de oktobro 1978. Johano Paŭlo la 2-a mortis sabate la 2-an de aprilo 2005 je la horo 21:37, post subita malboniĝo de lia sanstato ĵaŭde, la 31-an de marto. Lia morto, kiel la kapo de la katolika eklezio estis publike anoncita, kaj la informo pri ĝi tuj transdonita al amaskomunikiloj.

Proklamo de la nacia funebro[redakti | redakti fonton]

Ministra Konsilio en Pollando per voĉdono la 3-an de aprilo 2005 n-ro 80/2005 enkondukis nacian funebron sur la teritorio de la Pola Respubliko de la 3-a de aprilo 2005 ĝis tago de la funebra ceremonio, krome apelaciis:

...al ĉiuj civitanoj de la Pola Respubliko, ŝtataj regopovoj, aŭtonomiaj, sociaj kaj profesiaj organizaĵoj, aliaj subjektoj kaj institucioj kaj organizantoj de amasaj aranĝoj pri konservo de la nacia funebrado kaj komuna omaĝo al la memoro de Lia Sankteco Papo Johano Paŭlo la 2-a.

Reakcio de amaskomunikiloj kaj de politika mondo[redakti | redakti fonton]

Por la tempo de funebro oni nuligis planitajn filmajn seancojn, teatrajn spektaklojn kaj ĉiujn aliajn amuzajn entreprenojn. Pola Televido ĉesis ankaŭ transmision de matĉoj de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. Televidaj stacioj la plimulton (TVP kaj TVN24 – tute) de la antena tempo dediĉis al aktualaj eventoj en Vatikano kaj al rememoroj pri la mortinta papo. Parto de polaj stacioj (interalie MTV, Jetix, Viva Polska, iTV, AXN, Polsat Sport, Polsat, Zdrowie i Uroda kaj Mango 24) tute stopis emision de siaj programoj ĝis lundo, la 4-an de aprilo. Ĉiuj stacioj haltigis emision de reklamoj.

La 15-an de aprilo stadiono Cracovia ricevis, laŭ decido de Konsilio de la Urbo Krakovo la nomon de Johano Paŭlo la 2-a. Tagon poste sub la "papa fenestro" plu flamis dekoj da miloj de funebraj kandeloj. Je la 21:37 el la turo de Mariapreĝejo ĉiutage disvastiĝis la kanto "Patrinaj larmoj" – omaĝo de Krakovo al "sia papo". Kelkajn monatojn post la morto de la papo Johano Paŭlo la 2-a sub la "papa fenestro" plu flamis la funebraj kandeloj.

La funebro en diversaj urboj[redakti | redakti fonton]

Varsovio

Morgaŭan tagon post morto de la papo, dum Dimanĉo de la Dia Mizerikordo sur la placo al Józef Piłsudski estis aranĝita meso. Centraj solenaĵoj dediĉitaj al la mortinta papo, organizitaj de la Konferenco de Pola Episkoparo, okazis la 5-an de aprilo. La meson sur la sama placo kun ĉeesto de episkopoj el la tuta Pollando sub gvido de primaso Józef Glemp partoprenis de 200 ĝis 300 mil personoj.

Vroclavo

Apenaŭ horon post anonco de la papa morto en Vroclavo hurlis sirenoj, kaj en ĉiuj preĝejoj aŭdiĝis sonoriloj. Venontan tagon sur foirplaco okazis meso, kiun partoprenis ĉ. 80 mil personoj. La 5-an de aprilo en la urbodomo estis metita kondolenca libro.

Lublin

Venontan tagon je la 21:37 okazis meso sub gvido de episkopo Józef Życiński ĉe la strato al Johano Paŭlo la 2-a apud la preĝejo al Sankta Familio, kie en 1987 staris altaro dum la 3-a apostola pilgrimado de la papo al Pollando. Dekoj da miloj de kredantoj alvenis al la strato por flamigi la funebran kandelon omaĝe al la mortinta papo. Postan tagon la tuta strio da verdaĵo estis plenigita per kandeloj sur longo de kelkaj kilometroj.