Futbala matĉo inter la Selektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina Komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Uniformo de la Esperanta Selektitaro, por la matĉo de la 31a de julio 2014 inter la esperanta teamo kaj la armen-devena argentina komunumo en Bonaero, kadre de la 99a UK.

La Futbala matĉo inter la Selektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina Komunumo estis amika internacia matĉo okazinta la 31-an de julio 2014, kadre de la UK 2014, en la argentina urbo de Bonaero.[1][2]

La matĉon ludis la teamoj de la armen-devena komunumo de Argentino kaj la ĵus kreita Esperanta Selektitato. La teamo de Esperantujo estis komponita de partoprenintoj de la universala kongreso kiuj mem sinproponis por ludi tiun matĉon. Per tiu matĉo la ambaŭ teamoj iĝis oficialaj membroj de la Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF), kiu kunigas en Sudameriko teamojn de landoj aŭ nacioj kiuj ne membras en FIFA.[3] La esperanta teamo ankaŭ iĝis oficiala membro de la NF-Ligo.[3]

Pluraj organizoj subtenis la matĉon, krom la CSANF mem, la matĉon suntenis la Registaro de Bonaero, la Komitato de Bonaero por la Panarmenaj Ludoj, la Ĝenerala Unuiĝo Armena pri Sporta Kulturo, la radio programo "Bola sin manija" (La esperantaj trejnistoj kaj organizantoj apartenas al ĝi) kaj la argentina Instituto Kontraŭ la Diskriminacio, Ksenofobio kaj Rasismo.[2] UEA ankaŭ forte apogis kaj varbis la matĉon inter la esperantistoj.[4] Antaŭ la matĉo prelegis reprezentantoj de la esperanta kaj armen-devena komunumo, por Esperantujo prelegis la tiama prezidanto de UEA Mark Fettes.[4]

La rezulto de la matĉo estis venko de la armen-devena teamo 8 goloj kontraŭ 3. La CSANF donacis al ambaŭ teamojn pokalon kiuj reprezentas la internacian amikecon. Malgraŭ la rezulto, la evento estis konsiderata granda sukceso por la Esperanto-movado.

Ludantoj de la esperanta teamo[redakti | redakti fonton]

Spektantaro de la matĉo.

Dum la trejnada matĉo okazinta la 26-an de Julio 2014, la trejnistaro elektis ludantaron el 20 personoj. La listo de ludantoj estas la jena:

  • 1 - Adrian ALEJANDRO Argentino
  • 2 - Roman EFREMOV Rusio
  • 3 - Agustín KRUCHOWSKY Argentino
  • 4 - Fráncel BRIEL GIL Kubo (1-a kapitano)
  • 5 - Gonzalo SIRIO Argentino (2-a kapitano)
  • 6 - Mauro MARTINEZ Argentino
  • 7 - Alejandro CABRERA Argentino
  • 8 - Sergei LOKIS Rusio
  • 9 - Emile MALANDA
  • 10 - Pedro Paulo de Freitas PAULINHO Brazilo (3-a kapitano)
  • 11 - Jefferson RUBIO BOHÓRQUEZ Kolombio
  • 13 - Thomas KLEEMANN Germanio
  • 14 - Lionel FESTA Urugvajo
  • 15 - Maximiliano CATANIA Argentino
  • 16 - Pablo FISHER Argentino
  • 17 - Leonardo DICCIARDELLI Argentino
  • 18 - Fernando SUÁREZ
  • 19 - Rafael LÓPEZ BINAGHI Argentino
  • 20 - Alejandro DEMASI Argentino

Trejnistaro[redakti | redakti fonton]

La pokaloj de internacia amikeco.

La esperanta teamo kalkulis kun 3 trejnistoj, ĉiuj argentinanoj kaj anoj de la radio-programo argentina "Bola sin manija". Ili estas:

  1. Juan Pablo ALVAREZ
  2. Jorge MONTANARI
  3. Francisco Godinez GALAY

La teĥnikaj helpantoj estis:

  • Adrian DESIDERATO
  • Patricio GRONDA
  • Marcos ZURITA

Informo pri la matĉo[redakti | redakti fonton]

Esperanto
Esperanto
3
Armenio
Armenio
8
31an de julio 2014, 20:30 (UTC-3)
Stadiono Colegiales, Bonaero — 180[3] spektantoj
1 Adrián ALEJANDRO
2 Roman EFREMOV Elirisje la 85' minutoj 85
18 Fernando SUÁREZ Elirisje la 72' minutoj 72
6 Mauro MARTINEZ
3 Agustín KRUCHOWSKY Elirisje la 15' minutoj 15
4 Mezkamplundanto Fráncel BRIEL GIL Elirisje la 15' minutoj 15
8 Mezkamplundanto Sergei LOKIS Elirisje la 27' minutoj 27
5 Mezkamplundanto Gonzalo SIRIO
14 Mezkamplundanto Lionel FESTA Elirisje la 18' minutoj 18
9 Golisto Emile MALANDA Elirisje la 27' minutoj 27
10 Golisto Pedro Paulo de Freitas PAULINHO
Trajnisto Argentino Jorge MONTANARI
1 Andres YACOUBIAN
2 Gabriel RIZIAN
3 Elias ARSLANIAN
4 Nicolas KALAIDJIAN
5 Martin SUKIASSIAN
6 Cristian PARLAKIAN
7 Armen ARSLANIAN
8 Mariano CHOLAKIAN
9 Federico KARAMANUKIAN
10 Jose VALABANIAN
11 Santiago EMIRIAN
Trajnisto ArgentinoArmenio Leonardo KAZANDJIAN
Anstataŭoj
11 Mezkamplundanto Jefferson RUBIO BOHÓRQUEZ Enirisje la 15' minutoj 15
16 Pablo FISHER Enirisje la 15' minutoj 15
7 Mezkamplundanto Alejandro CABRERA Enirisje la 18' minutoj 18
19 Mezkamplundanto Rafael LÓPEZ BINAGHI Enirisje la 27' minutoj 27
20 Alejandro DEMASI Enirisje la 27' minutoj 27
15 Maximiliano CATANIA Enirisje la 72' minutoj 72

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]