Georgij Ĉiĉerin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Georgij Ĉiĉerin
Bundesarchiv Bild 102-12859A, Georgi Wassiljewitsch Tschitscherin.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 24-an de novembro 1872 (1872-11-24)
en Inzhavinsky District
Morto 7-an de julio 1936 (1936-07-07) (63-jara)
en Moskvo
Kaŭzo de morto cerba sangado
Tombo Novodeviĉje tombejo
Ŝtataneco Rusia Imperio, Sovetunio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Profesio politikisto, diplomato, muzikologo
Lingvoj rusa lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Georgij ĈIĈERIN (ruse Георгий Васильевич Чичерин; n. la 24-an de novembro de 1872 en Karaul en regiono Tambov; mortis la 7-an de julio de 1936 en Moskvo), estis rusa politikisto.

Li aliĝis en 1904 al la rusaj socialdemokratoj, kio rezultis, ke li devis vivi ekde 1905 dum 12 jaroj eksterlande. Berlino (1905 ĝis 1907), Parizo (1907 ĝis 1914) kaj Londono (1914 ĝis 1917) estis la lokoj de la elmigra vivo.

Li estis arestita en 1917, post la revolucio kaj pli poste eligita.

En marto de 1918, Georgij Ĉiĉerin posteulis en Rusio Lev Trockij kiel popolkomisaro pri eksteraj aferoj. Li pledis engaĝe por pli striktaj rilatoj al Germanio, kio rezultis en 1922 la Traktaton de Rapallo.

Ernest Hemingway jene sciigis la 10-an de aprilo de 1922 pri la okazaĵoj:

"La ĵurnalistoj hodiaŭ forlasis Ĝenevon por veturi 30 kilometrojn al Rapallo, por vidi la sovetan delegataron kaj intervjui Georgij Ĉiĉerin."