Germana Olimpika Sporta Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la Germana Olimpika Sporta Asocio
emblemo de la Germana Olimpika Sporta Asocio

La Germana Olimpika Sporta Asocio (germane Deutscher Olympischer Sportbund, DOSB) estas neprofitdona organizaĵo, kiu kreiĝis la 20-an de majo 2006 el fuzio de la Germana Sporta Asocio (germane Deutscher Sportbund, DSB) kaj la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Germanio fondiĝinta en 1895.

enirejo de la centra asocia oficejo en Frankfurto ĉe Majno, proksime de la futbala stadiono Commerzbank-Arena

Kiel NOK, la Germania Olimpika Sporta Asocio celas subteni germanajn atletojn kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Germanio. La pasinta tia Olimpiko estis la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno. Kiel tegmenta sporta asocio nacia, la asocio reprezentas 89 000 sportajn klubojn kaj 27 milionojn da membroj en tiuj kluboj, proksimume triono de la suma loĝantaro de Germanio. La laŭ membronombro plej grandaj fakaj sekcioj estas la Germana Futbal-Asocio kaj la Germana Asocio de Gimnastikantoj.

Vidu ankaŭ

Sportoligo de Turingio

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo (germane, angle kaj france) greke paĝo en la retejo de Internacia Olimpika Komitato (angle kaj france)