Gibson-Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gibson)
Gibson-Dezerto
dezerto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • IBRA bioregion [+]

Supermara alteco410 m [+]
Koordinatoj23° 43′ 48″ S, 127° 59′ 48″ O (mapo)-23.73127.99666666667Koordinatoj: 23° 43′ 48″ S, 127° 59′ 48″ O (mapo)
Areo155 000 km² (15 500 000 ha) [+]

Gibson-Dezerto (Tero)
Gibson-Dezerto (Tero)
Situo de la ekoregiono. Limigo de Gibson-Dezerto
Map
Gibson-Dezerto
Vikimedia Komunejo:  Gibson Desert [+]
vdr

Gibson-Dezerto estas dezerto de Aŭstralio. Ĝi okupas surfacon je ĉirkaŭ 155 900 km² kaj troviĝas inter la lago Disappointment kaj la lago Macdonald laŭ la Tropiko de Kaprikorno, en okcidentaj regionoj de la lando. La areo entenas sablajn montetojn subdividatajn de sekaj herbejoj. La dezerto konstituas tersupraĵan ekoregionon el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiu ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo "tanamia kaj grand-sabla dezertoj". Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj.

La ununuraj popoloj, kiuj vivas ĉi tie estas la aŭstraliaj indiĝenoj. Pro grava senpluveco en 1984, kiu sekigis ĉiujn akvofontojn kaj elĉerpis la nutrajn provizojn, duonnomada tribo, la Pintupoj, kiuj kutime havis Gibson-Dezerton kiel loĝejon, unuafoje kontaktiĝis kun okcidenta aŭstralia socio. Oni opinias, ke ĝi estis la unika aŭstrala tribo, kiu ne konis la blankan homon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La precipitaĵoj en Gibson-Dezerto varias de 200 mm ĝis 250 mm por jaro. La klimato estas kutime varma: somere maksimumaj temperaturoj estas super 40 °C. (104 .), dume vintre la temperaturoj povas malaltiĝi ĝis 18 °C (64 ) [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Gibson-Dezerto estis nomita laŭ la esploristo Alfred Gibson kiu forpasis dum ekspedicio tie ĉi kondukita fare de Ernest Giles en 1874.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gibson-Dezerto. Arkivita el la originalo je 2011-03-16. Alirita 2011-12-29.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]