Giotto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Giotto de Bondone)
Giotto
Statuo pri Giotto, proksime al la Galerio de Uffizi en Florenco
Statuo pri Giotto, proksime al la Galerio de Uffizi en Florenco
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1267 (1267-01-01)
en Vicchio
Morto 8-an de januaro 1337 (1337-01-08) (70-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Respubliko FlorencoItalio
Familio
Patro Bondone
Infanoj 8
Okupo
Okupo pentristo • arkitektoskulptisto • murpentristo • dezajnisto • goatherd
Verkoj Scrovegni Chapel
Saint Stephen
Giotto's Campanile
Giotto's O
vdr

Giotto di Bondone [ĜOTo di bonDOne] (12678-a de januaro, 1337), komune nomata Giotto, estis itala pentristo en Florenco. Li estis la unua genia pentristo de la Renesanco. Li pentris sen la scioj pri perspektivo kaj anatomio, kiujn havis la Alta Renesanco, sed pentris homojn kaj bestojn naturalisme kaj trafe kaptis emocion, liberiginte la Okcidenton de la bizanca stilo de pentrado. "Li tradukis la arton de pentrado el la greka en la latinan". Kie la bizanca stilo emfazis la dian kaj idealan, Giotto emfazis la homan kaj naturan, kvankam lia temo ĉiam estis religia.

Li plejparte pentris freskojn por preĝejoj. Li pentris bildarojn, kiuj rakontas pri la vivoj de Jesuo Kristo kaj de sanktuloj kristanajSankta Francisko de Assisi, Sankta Maria kaj aliaj. Ekzemple, La Subiro de la Kruco, La Funebro de Kristo kaj La Ĉieliro estas el lia bildaro pri Jesuo Kristo.

Giotto estis studento de Cimabue. Multaj imitis Giotto-n, sed neniu itala pentristo povis preterpasi lin ĝis la 15-a jarcento, kiam Masaccio teknike pludisvolvis la stilon de Giotto.

Giotto pentris la freskojn de la baziliko Sankta Kruco en Florenco, de la baziliko Sankta Francisko en Asizo kaj de la kapelo de la Scrovegni en Padovo.

La revolucio en pentrarto kreita fare de Giotto inkludis ne nur la anstataŭigon de la bizanca stilo, la establado de pentrarto kiel arto en si mem dum la venontaj ses jarcentoj kaj la restarigo de la naturalisma aliro inventita en antikvo kaj prirezignita fare de la mezepokanoj. Dank' al li inaŭguriĝis solida arta metodo bazita sur sperto kaj observado de la mondo. Giotto komprenis, ke por kompreni la mondon oni devas unue rigardi ĝin. Ĉi tiu kompreno, de li mem kaj de liaj samtempuloj, estas la komenco de la frua scienca epoko kiu poste kondukis al la aprezo de la ekzaktaj sciencoj en la Renesanco ĝenerale kaj la kreado de bilda perspektivo - unika scienca metodo por krei la iluzion de tri-dimensia spaco precipe. Tamen li ne tute dekroĉiĝis de la pasinteco kaj estis influita de ĝi. Ekzemple en lia verko "Febrante la morton de Jesuo" la roluloj alprenas pozon, kiu jam estis prezentita en la bizanca arto, ekzemple en Pieta Manarzi.

Giotto ankaŭ estis arkitekto kaj planis la faman kampanilon de Florenco en 1334. Dante Alighieri estis lia amiko.

La sonorila turo Campanile di Giotto en Florenco
Funebrado pri Kristo, en Cappella degli Scrovegni, Padovo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.