Grandaflugila petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandaflugila petrelo
Grandaflugila petrelo
Grandaflugila petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma macroptera
(Smith, 1840)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grandaflugila petrelo, Pterodroma macroptera, estas marbirdo de la grupo de petreloj. En Novzelando ĝi estas konata ankaŭ per sia maoria nomo oi kaj kiel ŝafobirdo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Estas du agnoskitaj subspecioj de P. macroptera - nome P. m. macroptera kaj P. m. gouldi, el kiuj tiu lasta estas endemia de Novzelando, kaj estas ofte nomita Grizvizaĝa petrelo. La latina scienca nomo de la specio macroptera estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive “grandaj” kaj “flugiloj”, el kio la komuna nomo.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en la Suda Hemisfero inter sudaj paraleloj 30 kaj 50 gradoj kun kolonioj sur insuloj Tristan da Cunha, Gough, Krozetoj, Princ-Eduardaj, Kergelenoj kaj sur marbordoj de suda Aŭstralio kaj norda Novzelando. Ĝi estas rara vaganto en Pacifika Oceano ĉe la marbordoj de Kalifornio, Usono.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas komplete malhelbruna escepte pro varia makulo de blanko ĉe la bazo de la beko, kiu estas nigra. Tiu petrelo reproduktiĝas sur insuloj tra la sudaj oceanoj. Ĝi separiĝas el la Griza pufino kaj el la Fajnbeka pufino pro la tute malhelaj subflugiloj, la dika, fortika beko kaj diferenca movmaniero. Ankaŭ la simila Karnopieda pufino havas helan, rozkolorecan bekon. Petreloj de la genro Procellaria estas pli grandaj kaj havas malpli saltetecan flugmanieron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]