Saltu al enhavo

Gustave Gautherot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustave Gautherot
Persona informo
Naskonomo Joseph Marie Gustave Gautherot
Naskiĝo 29-an de marto 1880 (1880-03-29)
en Pierrefontaine-les-Varans
Morto 24-an de februaro 1948 (1948-02-24) (67-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Lingvoj francaEsperanto
Loĝloko ParizoFontenay-aux-Roses
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Just Gautherot (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
instruisto
esperantisto
politikisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gustave GAUTHEROT [gotro'] (naskiĝis la 29-a de marto 1880 en Pierrefontaine apud Besançon, mortis en 1948) estis tre konata franca historiisto kaj esperantisto.

Li estis senatano kaj profesoro en la Katolika Instituto en Parizo; li verkis librojn precipe pri la franca revolucio kaj pri komunismo.

Pri Esperanto li interesiĝis antaŭ la unua mondmilito, en la katolikaj rondoj. Li verkis la riĉe dokumentitan libron La question de la langue internationale Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine (1910) kaj ankaŭ proprajn broŝurojn, ekzemple Pourquoi nous sommes Espérantistes (1910), kiu havis gravan sukceson ĉe la katolikoj.

Gustave Gautherot estis ĉefredaktoro de la revuo Espero Katolika.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La question de la langue auxiliaire internationale.Eld. Hachette & Cie, Parizo, 1910? (12X 18), 318 pĝ.
  • Esperanto kaj Ido. Tradukis L. E. Meier. Eld. Esperanto-Propaganda Instituto, Leipzig, 1912?

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La question de la langue auxiliaire internationale

Citaĵo
 Plenega, tre interesa esploro de la demando, 310 paĝojn kun mapo esperantista de Francujo 
— La Brita Esperantisto - Numero 071, Novembro (1910)

Pri Esperanto kaj Ido

Citaĵo
 En la verketo de G. Gautherot ĉiuj bone elektitaj argumentoj estas la disvolviĝo de la ideo enhavata en la unua frazo d e la libreto: « Plibono ofte estas malamiko de bono'» kaj kondukas al la konkludo, kiu estas la lasta frazo de la libreto : « Gardu la lingvon de Zamenhof kontraŭ la trorapidiĝo de lingvistoj. » Same, vere bonega refutado de la poridaj argumentoj kies legadon ini varme rikomendas al ĉiuj propagandistoj
— Belga Esperantisto n042 (apr 1912)