Hans Cornioley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hans Cornioley
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1895 (1895-11-30) (123-jara)
Lingvoj Ido
Profesio
Profesio idisto
v  d  r
Information icon.svg

Hans Cornioley (1896-1977) estis idisto kaj kreanto de esperantido ide.

Cornioley estis instruisto en la Svisa lernejo en Luino (Italio, 1917-1922) kaj Berno (1922-1948). Li studis muzikon, filologion kaj pedagogion en Berna universitato kaj de 1948 ĝis 1958 estis sekretario de la urba lernejdirekto en Berno (ĝis 1959). Pro siaj verkoj pri literatura kritiko li recevis en 1962 la literaturan premion de urbo Bern kaj la Svisan ĵunaralan libro-premion. Cornioley prezidis multajn Bernajn kaj Svisajn societojn kaj estis konata kiel aŭtoro de diversaj artikoloj, studoj, eseoj kaj kritikoj filologiaj, literaturaj, muzikaj, pedagogiaj kaj psikologiaj. Lia voĉo estis aŭdebla ĉe Radio Bern (Beromünster). Li estis adepto de la moderata minuskuligo de la Germana ortografio kaj membro de la estraro (1962-1967) de "Bund für vereinfachte Rechtschreibung".

Li tradukis ankaŭ de Itala lingvo, instruis Bernan dialekton kaj lingvojn Finlandan, Francan, Germanan, Italan, Rusan kaj Romanĉan. Pri tiu ĉi li verkis mem vortaron.

Pro pacifistaj konsideroj kaj lingva intereso Cornioley aproksimiĝis de Esperanto en 1915. Pro repulsi la supersignojn kaj la akuzativon de Esperanto, li serĉis kontakton kun la Idistoj, al kiuj li restis dumvive lojala, kvankam li kreis esperantidon Ide. Dum sia restado en Italio (1917-1922) Cornioley asistis la fondon de Italiana Ido-Societo, kaj post reiri al Svisio li estis Ido-docero (ido-instruisto) kaj Ido-konsulo krom prezidanto de la Berna Ido-grupo, prezidanto (1929-1934) kaj sekretario-kasisto (1946-1950) de SULI (Suisa Uniono di la Linguo Internaciona), sekretario de la Ido-akademio kaj lingva sekretario de ULI. De 1937 ĝis 1957/1959 li estis prezidanto di ULI. En 1939 li organizis la Ido-kongreson en Saint Gallen. Danke lian esforton kaj la kunlaboron da alia grava Svisa Idisto, Jacob Kreis, la ĉefa Ido-revuo "Progreso" povis aperi dum dua mondmilito. Al tiu revuo Cornioley kontribuis per legindaj tekstoj (ekz. '30 yari Ido 1907-1937', n-ri 120 e 121/1938) redaktis "Linguala suplemento" (1930-1950-aj jaroj) kaj publikigis enciklopedieton pri la historio de la planlingvoj ('Mikra Enciklopedieto Mondolinguala', en: "Progreso" 120/1938 -3/1948).

Havante bonajn rilatojn kun diversaj institucioj, je 1946 li konvinkis la gvidanton de Svisa Nacia Biblioteko en Bern instali 'mondlingvan arkivon' kaj komencis komponi arkivon. Dum Ido-renkonto en 1961 (en la 5-a de aŭgusto) en Zuriko il faris diskurson sub la titolo 'Pri Suisia'. Pro lia okula malsano la projektita 7-lingva "Ido-vortaro" restis nekompleta (1-a volumo, Bern, Genève 1965; 2-a volumo samloke 1966; 3-a volumo samloke 1967).

La sinteno de Cornioley koncerne al aliaj planlingvoj, ĉefe kontraŭ Esperanto, estis severa, eĉ rigida. Li ne hezitis publike montri sian malamon al Esperanto: ekzemple en "Berner Schulblatt" de 1928 li polemikis kontraŭ la akuzativo de Esperanto. Lia abomeno al Esperanto atingis tiel altan gradon, ke en 1959 li mem postulis ke oni purigu Idon de ĉiu Esperanta influo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]