Hans Habe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Habe
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1911 (1911-02-12)
en Budapeŝto
Morto 29-an de septembro 1977 (1977-09-29) (66-jaraĝa)
en Locarno
Lingvoj germanahungara vd
Ŝtataneco HungarioAŭstrio vd
Familio
Patro Emmerich Bekessy vd
Edz(in)o Eleanor Post Hutton • Ali Ghito • Eloise Hardt vd
Infanoj Antal de Bekessy vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistoredaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Békessy [jAnos bEkeŝi] aŭ Hans Habe laŭ hungarlingve kutima nomordo Békessy János estis hungardevena-aŭstra-usonana-svislandana verkisto, ĵurnalisto. Liaj pseŭdonimoj estis Antonio Corte, Frank Richard, Frederick Gert, John Richler, Hans Wolfgang, kaj Alexander Holmes", eĉ Hans Habe estas pseŭdonimo el la nomo Hans Békessy.

Hans Habe/János Békessy
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de februaro 1911(nun 1911-02-12)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 29-an de septembro 1977
en Svislando Locarno (Svislando)
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco HungarioAŭstrio
Familio
Patro Emmerich Bekessy
Edz(in)o Eleanor Post Hutton • Ali Ghito • Eloise Hardt
Infano Antal de Bekessy
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistoredaktoro
vdr

János Békessy [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1911 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de septembro 1977 (laŭ alia informo la mortotago estas la 30-a) en Locarno (Svislando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

La plena familio de János Békessy migris al Aŭstrio en 1920. Li frekventis gimnazion en Vieno, poste li akiris filologian diplomon en Universitato de Vieno, poste li studis juron en Heidelberg. Ekde 1929 li estis ĵurnalisto en Vieno, ankaŭ li sendis artikolojn al sia naskiĝurbo. Tiutempe li edziĝis la unuan fojon. En 1934 li estis eldonisto kaj redaktoro en Ĝenevo, poste en la sama urbo li estis raportisto. Tiutempe li edziĝis la duan fojon. Post Anschluss Habe iris en ekzilon en Francio, kie li aliĝis al la Fremda Legio. En 1940 li estis kaptita kaj deportita, sed li sukcesis eskapi kun helpo de francaj amikoj al Lisbono, poste li migris al Usono. Li iĝis Usona civitano en 1941, li edziĝis la trian fojon en la sekva jaro, eĉ filo naskiĝis. En 1944 li estis direktoro de usona soldata radio. Post la mondomilito li estis organizanto de novaj gazetoj en usona zono de Germanio. Li revenis al Usono, li estis scenaristo en Holivudo. En 1948 li edziĝis jam kvinafoje. En 1953 li revenis al Eŭropo, komence li vivis en Aŭstrio, ekde la 1960-aj jaroj en Ascona, kie li vivis kun la pli nova (sesa) edzino Lici Balla. Resume li verkis 38 romanojn, plejparte tradukitaj al pluraj lingvoj.

Li ricevis 5 premiojn inter 1942-1977.

Elektitaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Drei über die Grenze (1937, debuta, kontraŭnazia)
  • Ob Tausend fallen (1941, tradukita al 24 lingvoj)
  • Walk in Darkness (Novjorko, 1948)
  • Ich stelle mich, meine Lebensgeschichte (1954, memuaro)
  • Tod in Texas (1964)
  • Die Mission/The Mission (1965, 1966)
  • Leben für den Journalismus (1976 (ISBN 3-426-00430-5))
  • Ungarischen Tanz (1983, postmorta)

Elektita filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Lorraine keresztje/A Thousand Shall Fall (1943)
  • Geliebte Corinna (1956)
  • Die Mission (1967, televizia filmo)
  • Das Netz (1975)
  • Küldetés Evianba (1988)

Fontoj[redakti | redakti fonton]