Herofilo de Kalcedonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Herofilo de Kalcedonio
Omaĝo de la Universitato de Zaragozoal Herofilo
Omaĝo de la Universitato de Zaragozo
al Herofilo
Personaj informoj
Naskiĝo
en Kalcedonio
Morto 2-an de januaro 2000 (2000-01-02)
en Aleksandrio
v  d  r
Information icon.svg

Herofilo de Aleksandrio (335 a. K. - 280 a. K.) estis greka kuracisto kaj unua anatomo en la historio de medicino, kaj kune kun Erasistrato li fondis la unuan medicinan lernejon en Aleksandrio, Egiptio. Li estis lernanto de greka kuracisto Praksagoro de Kos, kiu plej eble estis samtempulo de Diokleso de Karisto (375 a. K. - 295 a. K.) kaj disĉiplo de Hipokrato.

Li estis unu el la unuaj kiu dissekcis kaj esploris homkadavron kaj Ptolemeo la 1-a estis lia granda patrono. Li estis samtempulo de Eŭklido kaj Ktesibios.[1]. Li diferencigis la cerbon elde la cerbeto, priskribis la meningojn, la kvaran ventriklon, kaj krom aliajn organojn, la ovarion, kiun li alnomis "virinan testiklon", kies termo estis same uzata de Vesalio en la dua eldono de lia verko "De humani corporis fabrica", en 1555.[2]. Herofilo estas konsiderata la patron de la Scienca Anatomio kaj Erasistrato, lia disĉiplo, la unua eksperimenta fiziologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Krom profesoro, Herofilo estis aŭtoro de minimume naŭ libroj variantaj inter titolo "Pri la pulsoj", en kiu li esploris la koran sangofluon tra la arterioj, ĝis lia libro titolita "Obstetriko", en kiu li diskutis pri la tempodaŭro kaj fazoj de nasko. Li estis la unua kiu plenumis homdissekciojn kaj eĉ vivisekcion, ofte publike, tiel ke li povis klarigi tion, kion li faras al la ĉeestantaro. Dissekcio de homkadavroj estis malpermesata tiuepoke en multaj lokoj de la mondo, escepte de Aleksandrio. Aŭlo Kornelio Celso en sia verko "De Medicina" kaj la religia estro Tertuliano asertas ke Herofilo vivisekcis almenaŭ 600 vivajn militarestitojn. Lia verkaro perdiĝis sed li ofte estas menciita de Klaŭdo Galeno dum la 1-a jarcento.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Pri pulsoj[3]
  • Pri dissekcoj
  • Pri obstetriko
  • Pri la okuloj[4]
  • Pri la cerbo[5]
  • Ophthalmicus, menciita de la papo Silvestro la 2-a, kiu laŭdire, havis latinan kopion faritan de Demosteno, kaj kies verko estas konservita el la itala urbo Bobbio.[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]