Hoĥoto
Hoĥoto | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ĉinio | ||||
Provinco | Interna Mongolio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 010 000 | ||||
Aŭtokodo | 蒙A | ||||
Telefonkodo | 471 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 446 100 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 201 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 40°49′00″N 113°39′00″O / 40.816667°N, 113.65°O (mapo) Koordinatoj: 40°49′00″N 113°39′00″O / 40.816667°N, 113.65°O (mapo) | ||||
Alto | 1065 m | ||||
Areo | km² | ||||
Horzono | UTC + 8 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hohhot [+] | |||||
Hoĥoto ĉine 呼和浩特 estas metropolo, universitata urbo en Ĉinio, fine ĉefurbo de Interna Mongolio. La mongoloj nomumas la urbon Blua urbo.
Geografio
Hoĥoto etendiĝas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando.
Historio
Hoĥoto fondiĝis en la 1580-aj jaroj. Baldaŭ fortikaĵo konstruiĝis. Ankaŭ apude alia urbo konstruiĝis, la 2 urboj unuiĝis en 1913 sub nomo Guisi. La japanoj okupis ĝin en 1937 kaj la loknomo renomiĝis al Hoĥoto.
Ekonomio
Hoĥoto produktas precipe laktojn kaj laktaĵojn. Tio estas tre grava ankaŭ la tuta lando.
Klimato
En Hoĥoto la jara averaĝa temperaturo estas 7 °C. La vintroj estas longaj, sekaj kaj malvarmaj kun oftaj frostoj. Jare pluvas aŭ neĝas po 400 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas, en julio kaj aŭgusto pluvas. Foje sabloŝtormoj okazas.
Trafiko
Hoĥoto havas internacian flughavenon kaj aŭtovojon. Fervojo trafikas ekzemple al Pekino kaj Mongolio. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
Literaturo esperantlingva
- Sabira Ståhlberg: "De Blua Urbo (Hoĥoto) al obo:[1] kelkaj tagoj en Interna Mongolio", artikolo du-paĝa en la revuo Kontakto, n-ro 148, 1995:4, paĝoj 4 kaj 5. Tie la e-lingva artikola titolo cetere tiom ĉarme skribiĝas kvazaŭ en tradicia mongola skribo, ke apenaŭ diveneblas ke ĝi estas en la internacia lingvo kaj la titolo de la teksto.
- Sabira Ståhlberg: "Malantaŭ la muro - puzleroj pri Ĉinio", Tokio: Internacia Kultura Laborejo, 1991, 72 + 6 paĝoj.
Ĝemelurboj
Referencoj
- ↑ Ĉi-tie ne la rivero en Siberio, sed lamaisma artefarita monteto el ŝtonoj