Biezwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Holen)
Biezwil
Blazono de Biezwil
Blazono de Biezwil
Blazono de Biezwil
Biezwil
Biezwil
Biezwil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Bucheggberg
Geografia situo CH1903: 598439 / 218254 (mapo)47.1152777777787.4180555555556Koordinatoj: 47° 7′ N, 7° 25′ O; CH1903: 598439 / 218254 (mapo)
Nombro de loĝantoj 326
Areo 4,18 km²
Alteco 586 m super marnivelo
Poŝtkodo 4585
Komunumkodo 2445
Mapo de Biezwil
Mapo de Biezwil
Mapo de Biezwil
vdr

Biezwil estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 326 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Biezwil situas en Svisa Mezlando sur la dorso de la montoĉeno Bucheggberg en la kaldrono de Biezwil, kiuj ne tre deklive malaltiĝas okcidenten al la direkto de Schnottwil. La komunumo konsistas el la vilaĝo Biezlwil kaj la setlejoj Zelgli en nordo, Aspi en okcidento, Holen en sudo, la bieno Schoren tute en sudokcidento, kaj pluraj izolitaj farmdomoj en oriento. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,18 km², de kiuj 41% estas kovritaj de arbaro, 52% servas por agrikulturo, kaj 7% por setlado.[1] Kun alteco 673 m s.m. la arbara moteto Flüeli estas la plej alta punkto de la komunumo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

En nordo la komunumo Biezwil limas al Oberwil ĉe Büren (BE), en oriento al Lüterswil-Gächliwil, en sudo al Messen, kaj en okcidento al Schnottwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Biezwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka konekta vojo de Lüterswil al Schnottwil. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas proksimume 10 kilometrojn norde apud Arch.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Biezwil datiĝas el la jaro 1255 kiel Beizwile. En la komunuma arbaro estis trovita ujoŝtono el la neolitiko kaj en la vilaĝo diversaj objektoj el la romia epoko. Dum mezepoko Biezwil apartenis al la Senjorujo Buchegg, kiu estis parto de la kampargrafejo Etburgonjo kaj fariĝis en la jaro 1391 havaĵo de la urbo Soloturno. Ĝis 1798 la malalta jurisdikcio apartenis al la soloturna tribunalo de Aetingen, dum la supera jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo Zollikofen. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]