Homa uzado de bestoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aĵpentraĵo kun omaro kaj ostroj de Alexander Coosemans, ĉ. 1660
Bova kadavro en buĉejo

La homa uzadoekspluatado de bestoj okazas, kiam homoj trudas certan traktadon al alispeciaj bestoj por efektivigi siajn proprajn celojn. Ĝi kutime estas farata en la kunteksto kaj laŭ la normoj de homa kulturo. Inter la plej ofte ekspluatataj bestoj estas krustacoj, insektoj, fiŝoj, birdoj, kaj mamuloj. Diversaj homaj uzoj de bestoj motivas diversajn formojn de antroponeadismo kaj antropomorfismo. La movado por bestaj rajtoj celas aboli la homan ekspluatadon de bestoj per transiro al veganismo.

Bestaj korpoj estas uzataj kiel materialaj aĵoj por produktado interalie de nutraĵoj kaj vestoj. La karno de breditaj kaj ĉasitaj bestoj fariĝas viando. En biologia esplorado, ekzemple en genetiko kaj medikamenta testado, oni traktas ilin kiel eksperimentajn modelojn. Antaŭ la ekesto de transportaj veturiloj, grandaj surteraj mamuloj liveris grandan parton de la energio uzata en la homa ekonomio.

Multaj specioj estas tenataj kiel hejmbestoj, plej kutime mamuloj kaj aparte hundoj kaj katoj.

Bestoj, interalie ĉevaloj kaj cervoj, estas inter la plej fruaj temoj de homa arto, kiel en la malfru-paleolitikaj pentraĵoj de Groto Lascaux kaj aliaj trovejoj. Famaj modernaj artistoj kiel Albrecht Dürer, George Stubbs kaj Edwin Landseer estas konataj pro siaj bestportretoj. Homoj atribuas al aliaj bestoj tre diversajn rolojn en literaturo, filmarto, mitologio, kaj religio.