Horná Súča
Horná Súča, hungare Felsőszúcs [felŝOsUĉ], germane Obersutsch estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Horná, felső kaj ober signifas. supra. Ankaŭ disaj domaroj apartenas al la municipo.
Horná Súča | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Trenčín | ||
Poŝtkodo | 913 33 | ||
Aŭtokodo | TN | ||
Telefonkodo | ++421-32-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 435 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°58′26″N 17°58′37″O / 48.97389°N, 17.97694°O (mapo) Koordinatoj: 48°58′26″N 17°58′37″O / 48.97389°N, 17.97694°O (mapo) | ||
Alto | 429 m s.m. | ||
Areo | 54 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Horná Súča [+] | |||
Situo
Horná Súča situas laŭ flankovojoj. Trenčín troviĝas je 10 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri Szúcs en 1208 laŭ tiama hungara ortografio "Suchan". La "Supra" Suchan fondiĝis proksimume en 1400 kaj menciiĝis unuafoje en 1598 en tiama formo "Kys Sucha" (=Malgranda Sucha). En 1771 la municipo ekfunkciis. En 1784 loĝis tie 1974 vilaĝanoj (356 familioj) en 323 domoj, en 1828 2171 vilaĝanoj en 358 domoj. En 1900 la preĝejturo cindriĝis. Post 10 jaroj laŭ la popolnombrado vivis en Felsőszúcs 2920 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Horná Súča 3549 homoj, (3495 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuko de 1771, en 1909 pligrandiĝis, en 1923 renoviĝis
- en la proksimeco naturprotekta regiono
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio