Idriss Ndélé Moussa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Idriss Ndele Moussa)
Idriss Ndélé Moussa
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1959 (1959-04-17)
en Faya-Largeau
Morto 20-an de majo 2013 (2013-05-20) (54-jaraĝa)
en Nĝameno
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj arabafranca
Ŝtataneco Ĉado
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Idriss Ndélé Moussa (naskiĝis la 17-an de aprilo 1959 en Ĉado) estas la dua prezidento de Tutafrika Parlamento de la 29-an de majo 2009 post Gertrude Mongella. La aliaj kandidatoj estis Sawadogo Lassane kaj Mostefa Abdelaziz El-Gendy.

Li estas dent-kirurgo kaj estis kunprofesoro ĉe universitato de Nĝameno. Li edzas kaj havas ses infanojn.

Li estis sendita de Afrika Unio por observi parlamentan balotadon en Maŭricio dum 2005. De Tutafrika Parlamento li estis komisiisto por observi balotadon en Zimbabvo dum 2008, kaj ĉefkomisiisto por observi parlamentan balotadon en Angolo dum 2008.[1][2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pan-African Parliament members as of 15 March 2004. Arkivita el la originalo je 2006-02-20. Alirita 2012-09-11.
  2. Pan-African Parliament members, as of 2006. Arkivita el la originalo je 2010-08-24. Alirita 2012-09-11.